Proverbaro esperanta: Proverboj V

2525 [zam-1127.02] Valoras ne la vesto, valoras la enesto
2526 [zam-244.01]
[zam-1000.01]
Valoron de objekto ni ekkonas post difekto
2527 [zam-963.02] Vane vi tentas, mi ne konsentos
2528 [zam-70.02] Vazo rompita longe sin tenas
2529 [zam-494.01] Venas ĉagreno sen granda peno
2530 [zam-826.05] Venas kvazaŭ vokita kaj petita
2531 [zam-15.06] Venas profitovenas merito
2532 [zam-1159.02] Venas proverbo el popola la cerbo
2533 [zam-1124.02] Venas prudento post la ĝusta momento
2534 [zam-393.08] Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco
2535 [zam-7.04]
[zam-696.03]
Venis fino al mia latino
2536 [zam-601.04] Venis mizerohelpu min, frato; pasis mizerofor, malamato
2537 [zam-505.01] Venis tranĉilo al la gorĝo
2538 [zam-236.02] Venkas ne forto, venkas la sorto
2539 [zam-84.01] Venkiton oni ne batas
2540 [zam-261.06] Venos knabeto ankaŭ kun peto
2541 [zam-199.02] Venos ŝtelisto al la juĝisto
2542 [zam-334.02] Venos tempo, venos konsilo
2543 [zam-819.04] Vento al li ekflugis sub la haŭto
2544 [zam-77.02] Vento sendita tondron reportos
2545 [zam-183.01] Ventro malsata orelon ne havas
2546 [zam-389.02] Vera kiel vorto de profeto
2547 [zam-1168.01] Vera opinio montriĝas en ebrio
2548 [zam-693.02] Vergo doloras, sed saĝon ellaboras
2549 [zam-1164.01] Vero ne bezonas mediti nek spriti
2550 [zam-45.06] Verŝi aeron al aero
2551 [zam-1031.03] Vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon
2552 [zam-969.02] Vespero lacigas, mateno freŝigas
2553 [zam-229.05]
[zam-710.02]
[zam-820.01]
Vesto eluzita, sed pureco spirita
2554 [zam-340.05] Vesto homon prezentas
2555 [zam-632.01] Veturi sur sia paro da kruroj
2557 [zam-175.01]
[zam-587.02]
Vi amas preni, amu redoni
2562 [zam-11.05]
[zam-587.03]
[zam-923.01]
Vi min manĝigos, mi vin trinkigos
2563 [zam-328.01] Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu
2565 [zam-580.04] Vi povas haki lignon sur lia kapo
2576 [zam-457.01]
[zam-678.05]
Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros
2577 [zam-457.02]
[zam-678.06]
Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino
2580 [zam-987.02] Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton
2556 [zam-681.01] Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra
2558 [zam-1032.01] Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu
2559 [zam-91.01]
[zam-258.01]
[zam-424.01]
Vidas okulo, sed mano ne trafas
2560 [zam-105.01] Vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas
2561 [zam-743.01] Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas
2564 [zam-857.04] Vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj
2566 [zam-37.04] Virina lango buĉas sen sango
2567 [zam-39.01] Virina ploro sen valoro
2568 [zam-900.02] Virina rideto pli kaptas ol reto
2569 [zam-901.02] Virino batas per langoaperas vundo plej sanga
2570 [zam-836.01] Virino bonorda estas muta kaj surda
2571 [zam-31.04] Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis
2572 [zam-38.01]
[zam-730.01]
Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan
2573 [zam-37.03] Virino kolera pli ol hundo danĝera
2574 [zam-35.01]
[zam-415.01]
Virino scias, tuta mondo scias
2575 [zam-40.02] Virta virino straton ne konas
2578 [zam-637.05] Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj
2579 [zam-1000.03] Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras
2581 [zam-915.01] Vivi de estontaj enspezoj
2582 [zam-914.01] Vivi de ŝparita kaso
2583 [zam-907.01] Vivi emerite
2584 [zam-912.04] Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro
2585 [zam-905.02] Vivi iele-trapele
2586 [zam-912.05]
[zam-933.02]
Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita
2587 [zam-912.02] Vivi kiel ĉe la brusto de Dio
2588 [zam-912.03] Vivi kiel kuko en butero
2589 [zam-822.01] Vivi kun iu en fido kaj konfido
2590 [zam-822.02] Vivi kun iu en intima amikeco
2591 [zam-420.04] Vivi kun iu kiel hundo kun kato
2592 [zam-911.01] Vivi larĝe kaj lukse
2593 [zam-910.01] Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj
2594 [zam-910.02] Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere
2595 [zam-909.01] Vivi per sistemo de "el mano al buŝo"
2596 [zam-912.01] Vivi sate kaj glate
2597 [zam-562.01]
[zam-927.01]
Vivis puninde, mortis ridinde
2598 [zam-387.02] Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas
2599 [zam-924.02] Vivo modera estas vivo sendanĝera
2602 [zam-51.05] Vivo sen modero kondukas al mizero
2600 [zam-891.02] Vivon privatan kaŝu la muroj
2601 [zam-387.01] Vivon travivi estas art' malfacila
2603 [zam-301.04] Vivu mizere, sed vivu libere!
2605 [zam-51.06]
[zam-916.03]
Vivu stomako laŭ stato de l' sako
2604 [zam-386.03] Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu
2606 [zam-621.05] Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla
2607 [zam-154.02] Vizaĝo de Katono, sed virto de fripono
2608 [zam-154.03] Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo
2609 [zam-72.01]
[zam-760.01]
Vojon batitan herbo ne kovras
2610 [zam-299.06] Volanta kruro ne laciĝas de kuro
2611 [zam-537.02] Vole-nevole
2612 [zam-297.01] Voli ne voli neniu malpermesas
2613 [zam-297.04] Volo kaj deziro leĝojn ne konas
2614 [zam-299.02] Volo kaj sento faras pli ol prudento
2615 [zam-840.02] Volu-ne-voluelekto ne ekzistas
2616 [zam-559.03] Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas
2617 [zam-1070.02] Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento
2618 [zam-1183.02] Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas
2619 [zam-602.03] Vorto donita estas kiel leĝo
2622 [zam-1005.04] Vorto sona estas plej admona
2621 [zam-20.02] Vortoj sakon ne plenigas
2620 [zam-459.02] Vortojn ŝparu, agojn faru
2623 [zam-390.03] Vulpo faras oferonatendu danĝeron
2624 [zam-279.02] Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas
2625 [zam-470.01] Vundan lokon protektis, alian difektis
2626 [zam-164.02] Vundo pasas, vorto restas
2627 [zam-224.04] Vundo sekreta doloras plej multe