Proverboj: Vorto: Valor/o

Valor/o
69Ambaŭ floroj de samaj valoroj
181Bona gloro pli valoras ol oro
315De sama koloro, de sama valoro
509En malfacila horo groŝ' estas valoro
586Festotaga laboro estas sen valoro
835Kia estas via laboro, tia estas via valoro
927Kio multe kostas, multe valoras
939Kion ni havas, por ni ne valoras; kiam ni ĝin perdis, ni ploras
1000Kiu groŝon ne honoras, duongroŝon ne valoras
1039Kiu mem sin adoras, nenion valoras
1062Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras
1206Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras
1248La felo tanadon ne valoras
1259La ludo kandelon ne valoras
1283La tuta ludo ne valoras kandelon
1300Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe
1563Montras parolo, kion cerbo valoras
1753Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras
1754Ne valoras bofilo, kiam mortis filino
1755Ne valoras la akiro la penon de l' deziro
1756Ne valoras la faro la koston de l' preparo
1814Oni batas la oron, por provi ĝian valoron
2000Pli valoras faro nenia, ol faro malbona
2001Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento
2002Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo
2003Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito
2004Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto
2005Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona
2006Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo
2007Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco
2008Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo
2009Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita
2014Popola kutimo havas valoron de leĝo
2107Promesita trezoro estas sen valoro
2329Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras
2360Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro
2361Suferinto pli valoras, ol lerninto
2417Temp' estas valoro simile al oro
2482Tro rapida laboro, tro malgranda valoro
2495Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj
2513Unu pasero alian valoras
2525Valoras ne la vesto, valoras la enesto
2526Valoron de objekto ni ekkonas post difekto
2567Virina ploro sen valoro
vidu