229 | Ĉio havas finon |
230 | Ĉio havas sian "sed" kaj "se" |
257 | Ĉiu "li" havas sian "ŝi" |
273 | Ĉiu "tial" havas sian "kial" |
241 | Ĉiu barono havas sian kapricon |
245 | Ĉiu familio havas sian kriplulon |
246 | Ĉiu havas sian guston |
247 | Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron |
248 | Ĉiu havas sian propran guston |
249 | Ĉiu havas sian ŝarĝon |
250 | Ĉiu havas sian vermon |
262 | Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon |
272 | Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron |
307 | De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos |
393 | Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos |
623 | Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon! |
634 | Fremda manĝo havas bonan guston |
651 | Gasto havas akrajn okulojn |
695 | Ĝi havas ankoraŭ signon de demando |
710 | Havi ĉe iu krediton kaj meriton |
711 | Havi iom da vaporo en la kapo |
712 | Havi la ĉefan voĉon |
713 | Havi la orelojn sur ĝusta loko |
714 | Havi larĝan konsciencon |
715 | Havi malprofiton |
716 | Havi orelojn sur ĝusta loko |
717 | Havi varman lokon |
718 | Havi vinagron en la mieno |
719 | Havu poton malgrandan, sed mem estu granda |
753 | Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas |
772 | Jen havu! |
790 | Ju pli da havo, des pli da pravo |
779 | Juĝanto devas havi du orelojn |
848 | Kiam havo malaperis, saĝo aperis |
897 | Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas |
939 | Kion ni havas, por ni ne valoras; kiam ni ĝin perdis, ni ploras |
965 | Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi |
983 | Kiu diras la veron, havas suferon |
993 | Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas |
1002 | Kiu havas abelojn, havas mielon |
1003 | Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon |
1004 | Kiu havas forton, havas rajton |
1005 | Kiu havas la forton, havas la rajton |
1006 | Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon |
1007 | Kiu havas nenion, estas nenio |
1008 | Kiu havas oron, havas honoron |
1013 | Kiu jam havas, tiu pravas |
1046 | Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas |
1068 | Kiu ne riskas, tiu ne havas |
1063 | Kiu neniun savis, malamikojn ne havas |
1064 | Kiu neniun savis, malamikon ne havas |
1086 | Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas |
1095 | Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas |
1186 | Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas |
1214 | Kun sia tuta domo kaj havo |
1232 | La afero havas tempon |
1266 | La muro havas orelojn |
1301 | Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon |
1335 | Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson |
1340 | Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj |
1341 | Li havas ankoraŭ printempon en kapo |
1342 | Li havas cerbon ne tro potencan |
1343 | Li havas ĉiun horon alian moron |
1344 | Li havas dentojn ne por parado |
1345 | Li havas en la cerbo tro multe da herbo |
1346 | Li havas la kapon fortike sur la kolo |
1347 | Li havas la kapon sur ĝusta loko |
1348 | Li havas la kapon sur la ĝusta loko |
1349 | Li havas muŝon en la kapo |
1350 | Li havas nek ĉelon, nek kelon |
1351 | Li havas pli da mono ol da bezono |
1352 | Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli |
1353 | Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo |
1354 | Li havas siajn kapricojn |
1355 | Li havas truon en la manplato |
1356 | Li havis viandon, mi havis nur oston li havis la ĝuon, mi pagis la koston |
1373 | Li ne havas kapon de ministro |
1455 | Malpli da havo, malpli da zorgoj |
1463 | Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado |
1464 | Malriĉulo parencojn ne havas |
1484 | Malsata stomako orelon ne havas |
1510 | Mensoganto devas havi bonan memoron |
1527 | Mi havas pri tio nek scion nek supozon |
1544 | Mizero havas talentan kapon |
1557 | Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras |
1618 | Ne ĉiu havas egalan feliĉon |
1620 | Ne ĉiuj havas egalan feliĉon |
1644 | Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran |
1655 | Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon |
1661 | Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas |
1775 | Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas |
1797 | Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava |
1844 | Ordonita kiso havas guston maldolĉan |
1955 | Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa |
1966 | Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci |
1977 | Pli da havo, pli da klopodoj |
1993 | Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo |
2014 | Popola kutimo havas valoron de leĝo |
2085 | Pri havo najbara oni estas malavara |
2158 | Riĉulo havas grandan parencaron |
2159 | Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn |
2200 | Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas |
2205 | Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan |
2229 | Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus |
2375 | Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon |
2387 | Ŝparu groŝon vi havos plenan poŝon |
2388 | Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone |
2397 | Ŝuldo havas longan vivon |
2432 | Timo havas grandajn okulojn |
2545 | Ventro malsata orelon ne havas |
2572 | Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan |