Proverboj: Vorto: Viv/i

Viv/i
129Atingi la vesperon de sia vivo
274Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento
298De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo
369Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu
394Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kamenoneniam vivas sen reciproka malbeno
468Elpeli iun el la mondo de la vivuloj
656Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco
733Homo lernas la tutan vivon
740Hunda vivo
749Ili vivas per unu animo en du korpoj
867Kia vivo, tia morto
959Kiu agas afable, vivas agrable
988Kiu dormas longe, vivas mallonge
1122Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo
1123Kiu vivas trankvile, vivas facile
1124Kiu vivos, tiu vidos
1291La vivo staras sur la karto
1397Li vivas en ĝuo kaj bruo
1398Li vivas sur la tero kiel en infero
1515Metio lacigas, metio vivigas
1569Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon
1700Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto
1763Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas
1785Nova statonova vivo
1802Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe
1838Oni vivas ne kun mono, sed kun persono
1875Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj
2252Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas
2266Senfortuloj longe vivas
2278Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon
2397Ŝuldo havas longan vivon
2457Treni sian vivon de mizero al mizero
2503Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas
2558Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu
2579Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras
2581Vivi de estontaj enspezoj
2582Vivi de ŝparita kaso
2583Vivi emerite
2584Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro
2585Vivi iele-trapele
2586Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita
2587Vivi kiel ĉe la brusto de Dio
2588Vivi kiel kuko en butero
2589Vivi kun iu en fido kaj konfido
2590Vivi kun iu en intima amikeco
2591Vivi kun iu kiel hundo kun kato
2592Vivi larĝe kaj lukse
2593Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj
2594Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere
2595Vivi per sistemo de "el mano al buŝo"
2596Vivi sate kaj glate
2597Vivis puninde, mortis ridinde
2598Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas
2599Vivo modera estas vivo sendanĝera
2602Vivo sen modero kondukas al mizero
2600Vivon privatan kaŝu la muroj
2601Vivon travivi estas art' malfacila
2603Vivu mizere, sed vivu libere!
2605Vivu stomako laŭ stato de l' sako
2604Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu
2630Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian