62 | Altan arbon batas la fulmo |
82 | Amikon ŝatu, malamikon ne batu |
133 | Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo |
142 | Azenon komunan oni batas plej multe |
149 | Bastono batas, bastono resaltas |
150 | Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio |
151 | Batadi la venton |
153 | Batanto povas argumenti, batato devas silenti |
154 | Batita komprenas aludon |
155 | Bato de frato estas sen kompato |
156 | Bato de patrino ne longe doloras |
157 | Batu malbonulon, li vin flatos kisu, li vin batos |
231 | Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas |
337 | Dio batas, Dio kompatas |
372 | Doni al iu la baton de morto |
373 | Doni la finofaran baton |
455 | El klara ĉielo tondro ekbatis |
446 | Elbatadi ies sojlon |
479 | Enbati al si en la kapon |
480 | Enbatiĝi |
530 | Esperis flaton ricevis baton |
969 | Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem |
970 | Kiu bati deziras, trovas bastonon |
1010 | Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas |
1132 | Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas |
1143 | Komenci per flato kaj fini per bato |
1171 | Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo |
1319 | Li donas peceton da pano kaj bategon per mano |
1407 | Ludi ventobatadon |
1431 | Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj |
1451 | Malpaculon ĉiu batas |
1474 | Malsaĝulo kiel tamburo kiu pasas, lin batas |
1478 | Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo |
1537 | Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton |
1553 | Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo |
1595 | Ne batas bastono sen persono |
1609 | Ne ĉio batas, kio tondras |
1814 | Oni batas la oron, por provi ĝian valoron |
1816 | Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon |
1817 | Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo |
1815 | Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas |
1821 | Oni elbatas kojnon per kojno |
1901 | Per lango flatas, per mano batas |
1982 | Pli efike ol bato pelas malsato |
2115 | Propran vangon neniu batas |
2177 | Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato |
2227 | Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke |
2243 | Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas |
2330 | Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas |
2345 | Spesmilo vojon trabatas |
2390 | Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas |
2418 | Tempo flatas, tempo batas |
2485 | Tro sata, tro bata |
2523 | Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton |
2539 | Venkiton oni ne batas |
2569 | Virino batas per lango aperas vundo plej sanga |
2598 | Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas |
2609 | Vojon batitan herbo ne kovras |