Proverboj: Vorto: Edz/o

Edz/o
91Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore
285De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas
426Edzigu filon, kiam vi volasedzinigu filinon, kiam vi povas
427Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro
428Edziĝo najbara garantias de eraro
429Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta
430Edziĝo tro momenta estas longapenta
431Edzin' admirataedzo malsata
432Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo
433Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas
435Edzo kaj edzino estas nur unu
434Edzo kaj edzinoĉiela difino
448Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino
449Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno
547Esti sub la ŝuo (de sia edzino)
588Fianĉiĝo ne estas edziĝo
643Frue leviĝu kaj frue edziĝu
656Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco
701Ĝis la edziĝo ĝi resaniĝos
702Ĝis la edziĝo venos resaniĝo
760Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela
844Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas
845Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis
969Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem
989Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas
1208Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola
1307Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna
1573Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas
1588Naskiĝu, edziĝu kaj mortuĉiam monon alportu
1728Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj
1906Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu
2222Se edzino ordonas, domo ordon ne konas
2227Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke
2394Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime
2480Tro rapida edziĝoporĉiama kateniĝo
2577Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino
vidu