Proverboj: Vorto: El

El
143Babilas, muelas, kion lango elpelas
144Balaaĵon el korto eksteren ne elportu
146Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis
162Belaj rakontoj el trans la montoj
253Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj
280Dando el reĝa hundejo
295De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis
400 el sub la tero aperas la vero
432Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo
445El aero al tero
447El du malbonoj pli malgrandan elektu
450El flamo sin eltiris, en fajron eniris
451El fremda ledo oni tranĉas larĝe
452El fremda poŝo oni pagas facile
454El kanto oni vortojn ne elĵetas
455El klara ĉielo tondro ekbatis
456El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras
457El la faraĉo fariĝis kaĉo
458El la mizero oni devas fari virton
459El la neceseco oni devas fari virton
460El la poŝo al la buŝo
461El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon
462El lia mano ĉiu monero elglitas
463El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj
464El malplena telero vane ĉerpas kulero
467El multaj milonoj fariĝas milionoj
469El post la arbo li estas bravulo
470El sama tero devenas, saman sukon entenas
446Elbatadi ies sojlon
453Eliri sen frakaso el granda embaraso
465Elmeti la okulon kaj vidi nulon
466Elmetu mielon, muŝoj alflugos
468Elpeli iun el la mondo de la vivuloj
471Eltrinki per unu tiro
472Elverŝi sur iun sian koleron
524Enspezo postulas elspezon
542Esti en situacio sen eliro
558Falis el mano, prenu satano
567Fari el iu arkon
568Fari el muŝo elefanton
569Faritaelstrekita
578Feliĉo kaj riĉo envion elvokas
612For el la manojfor el kalkulo
675Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro
699Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo
728Hoko elsaltis, afero haltis
750Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro
826Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos
856Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros
905Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas
913Kio iras el koro, venas al koro
918Kiom ajn vi penos, nenio elvenos
938Kion mi povas, tion mi elŝovas
1087Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas
1201Krii el la tuta gorĝo
1256La lastan el amaso atakas la hundo
1320Li el sablo vipojn tordas
1359Li ĵus elrampis el la ova ŝelo
1367Li ne elpensis la filozofian ŝtonon
1368Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj
1370Li ne estas el la grandaj saĝuloj
1371Li ne estas el la regimento de timuloj
1382Li pulvon ne elpensis
1393Li trafis el sub pluvo en riveron
1502Mastro elbabilis, gastoj ne silentos
1532Miljaroj ne povisminuto elŝovis
1579Multe entreprenis, sed ne multe eltenis
1594Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero
1642Ne el ĉiu ligno oni faras violonon
1643Ne el unu forno li manĝis jam panon
1644Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran
1645Ne elvoku lupon el la arbaro
1647Ne en unu tago elkreskis Kartago
1659Ne gutas mielo el la ĉielo
1679Nek eniro, nek eliro
1787Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis
1821Oni elbatas kojnon per kojno
1872Pasinta doloro for el memoro
1891Perdi la kandelon el la kapo
1985Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi
1986Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi
2157Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo
2186Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas
2191Saltadi el unua al deka
2207Scion akiru, sed ne ĉion eldiru
2223Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo
2241Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas
2334Situacio sen eliro
2356Streĉiĝi el la haŭto
2439Tordi ŝnurojn el sablo
2454Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras
2532Venas proverbo el popola la cerbo
2548Vergo doloras, sed saĝon ellaboras
2553Vesto eluzita, sed pureco spirita
2571Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis
2595Vivi per sistemo de "el mano al buŝo"
vidu