15 | Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras |
43 | Al la buŝo de "oni" neniu povas ordoni |
294 | De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco |
338 | Dio donis buŝon, Dio donos manĝon |
408 | Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo |
456 | El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras |
460 | El la poŝo al la buŝo |
461 | El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon |
483 | En buŝo Biblio, en koro malpio |
608 | Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis |
697 | Ĝi iris al li preter la buŝon |
765 | Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo |
1196 | Koro tro plena buŝo parolas |
1198 | Kovri la buŝon de sia konscienco |
1257 | La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo |
1369 | Li ne enlasas puŝon en sian buŝon |
1705 | Ne movi la buŝon! |
1798 | Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro |
1801 | Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas |
1858 | Pano buŝon ne serĉas |
2104 | Proksima kubuto, sed ne por la buŝo |
2174 | Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto |
2192 | Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon |
2231 | Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu |
2425 | Teni sian langon en la buŝo |
2595 | Vivi per sistemo de "el mano al buŝo" |