601 | Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon |
602 | Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon |
619 | Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo |
929 | Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu |
946 | Kion vi ne perdis, tion ne serĉu |
1098 | Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon |
1387 | Li serĉas la venton sur la kampo |
1399 | Li vorton en la poŝo ne serĉas |
1569 | Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon |
1738 | Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron |
1793 | Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron |
1858 | Pano buŝon ne serĉas |
1883 | Pekon serĉi oni ne bezonas |
2290 | Serĉi la tagon pasintan |
2551 | Vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon |