27 | Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos |
44 | Al la fiŝo ne instruu naĝarton |
145 | Barakti kiel fiŝo ekster la akvo |
150 | Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio |
443 | Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu |
444 | Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu |
475 | En akvo malklara oni fiŝkaptas facile |
596 | Fiŝo granda naĝas profunde |
597 | Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras |
598 | Fiŝo pli granda malgrandan englutas |
599 | Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo |
600 | Fiŝo sen vino estas veneno |
601 | Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon |
602 | Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon |
603 | Fiŝo volas naĝi |
652 | Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa |
688 | Ĝi estas nek viando, nek fiŝo |
753 | Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas |
1262 | La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero |
2127 | Putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo |
2616 | Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas |