111 | Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo |
119 | Arbo krakanta venton ne timas |
380 | Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus |
646 | Gardatan ŝafon eĉ lupo timas |
898 | Kie timo, tie honto |
961 | Kiu akvon evitas, droni ne timas |
972 | Kiu bone agas, timi ne bezonas |
1009 | Kiu hontas nenion, ne timas Dion |
1042 | Kiu mensogas kutime, mensogas sentime |
1060 | Kiu ne krimas, tiu ne timas |
1108 | Kiu timas bestaron, ne iru arbaron |
1184 | Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo |
1194 | Korniko vundita propran voston timas |
1371 | Li ne estas el la regimento de timuloj |
1424 | Malbona herbo froston ne timas |
1465 | Malriĉulo rabiston ne timas |
1748 | Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan |
1749 | Ne timu tranĉilon, timu babilon |
1888 | Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo |
2125 | Pura ĉielo fulmon ne timas |
2141 | Renkontiĝis la kato kun sentima rato |
2248 | Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas |
2374 | Ŝafaro harmonia lupon ne timas |
2431 | Timi sian propran ombron |
2432 | Timo havas grandajn okulojn |
2433 | Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan |
2616 | Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas |