Proverboj: Vorto: Tie

Tie
178Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu
869Kie dento doloras, tien iras la lango
870Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas
872Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas
875Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas
876Kie jukas, tie ni gratas
885Kie maldike, tie rompiĝas
886Kie mi disponas, tie mi ordonas
887Kie minaco, tie malpaco
889Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble
892Kie pano estas, tie musoj ne mankas
894Kie regas la forto, tie rajto silentas
897Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas
898Kie timo, tie honto
890Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras
1362Li loĝas tie, kien birdo ne flugas
2173Romo estas tie, kie estas la papo
2250Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon
2392Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas
2426Tie ĉi malbone, tie nebone
2427Tie iras fumo per densaj nuboj
2430Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros
2429Tien okuloj iras, kion la koro deziras
vidu