Proverboj: Vorto: Dent/o

Dent/o
287De fremda dento ni doloron ne sentas
308Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas
348Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas
649Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj
869Kie dento doloras, tien iras la lango
905Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas
923Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas
954Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos
1317Li dentojn prunti ne bezonas
1344Li havas dentojn ne por parado
1310Liaj dentoj povas festi sabaton
1311Liaj dentoj povas forgesi sian metion
1533Minacas dento al la vento
1562Montradi al si reciproke la dentojn
1582Murmuri tra la dentoj
1787Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis
2081Preni iun sur la dentojn
2580Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton
vidu