14 | Al bona ĉasisto iras mem la besto |
32 | Aliajn gvidas kaj mem ne vidas |
34 | Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu |
76 | Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara |
265 | Ĉiu por si mem estas la plej kara |
263 | Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu |
648 | Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem |
719 | Havu poton malgrandan, sed mem estu granda |
806 | Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota |
923 | Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas |
935 | Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras |
969 | Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem |
994 | Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson |
1010 | Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas |
1025 | Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe |
1028 | Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras kiu mem ne penas, nenio al li venas |
1030 | Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas |
1039 | Kiu mem sin adoras, nenion valoras |
1040 | Kiu mem sin gloras, malbone odoras |
1041 | Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas |
1048 | Kiu multe babilas, al si mem malutilas |
1082 | Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras |
1099 | Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas |
1105 | Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas |
1118 | Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas |
1070 | Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas |
1363 | Li mem estas patrono por sia persono |
1472 | Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem' |
1721 | Ne pelu tiun, kiu mem forkuras |
1760 | Ne venas rato mem al kato |
1761 | Ne venos rato mem al kato |
1762 | Ne venos rato mem al la kato |
2339 | Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras |
2389 | Ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto |