Proverboj: Vorto: Neniam

Neniam
345Dio ĝuste faras, neniam eraras
371Donado de almozoj neniam malriĉigas
394Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kamenoneniam vivas sen reciproka malbeno
395Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam
506En la tago de la sankta Neniamo
672Groŝo ŝparita neniam perdiĝas
736Homo senpeka neniam ekzistis
1024Kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas
1212Kun konfido neniam rapidu
1374Li neniam venkis la alfabeton
1490Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam
1710Neniam atendita ofte venas subite
1791Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras
1822Oni estas riĉa neniam sufiĉe
1971Pli bone malfrue, ol neniam
2017Por amiko komplezo neniam estas tro peza
2189Sakon kun truo vi neniam plenigos
2212Se amiko petas, li neniam ripetas
2291Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam
2339Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras
2618Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas
vidu