45 | Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro |
84 | Amo faras ion, mono ĉion |
109 | Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras |
174 | Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo |
192 | Bonfaron oni facile forgesas |
194 | Bono farita ne estas perdita |
215 | Ĉe l' freŝa faro |
219 | Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis |
309 | De parolo ĝis faro estas tre malproksime |
345 | Dio ĝuste faras, neniam eraras |
351 | Dion fidu, sed senfare ne sidu |
361 | Dirite, farite |
373 | Doni la finofaran baton |
388 | Du botoj faras paron |
390 | Du manoj faras ĉion, sed unu nenion |
401 | Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo |
457 | El la faraĉo fariĝis kaĉo |
458 | El la mizero oni devas fari virton |
459 | El la neceseco oni devas fari virton |
463 | El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj |
467 | El multaj milonoj fariĝas milionoj |
498 | En infano vidiĝas, kia homo fariĝos |
562 | Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon |
563 | Fari al iu bonan lavon |
564 | Fari al iu predikon pri moroj |
565 | Fari al iu ursan kareson |
566 | Fari aplaŭdon sur la vangon |
567 | Fari el iu arkon |
568 | Fari el muŝo elefanton |
570 | Farita ne refariĝos |
571 | Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara! |
569 | Farita elstrekita |
572 | Faro farinton rekomendas |
573 | Faru hodiaŭ, kion vi povas morgaŭ vi eble okazon ne trovos |
574 | Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron |
652 | Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa |
665 | Granda parolisto estas duba faristo |
666 | Granda parolisto, malgranda faristo |
693 | Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo |
759 | Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto |
818 | Kapuĉo monaĥon ne faras |
827 | Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon |
909 | Kio estas farita, estas sankciita |
912 | Kio fariĝis, jam ne refariĝos |
930 | Kion fari? |
935 | Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras |
1035 | Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos |
1052 | Kiu multe parolas, ne multe faras |
1055 | Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo |
1085 | Kiu promesojn faras, tiu ne avaras |
1176 | Kontraŭ faro farita ne helpas medito |
1202 | Kritiki estas facile, fari malfacile |
1211 | Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas |
1253 | La ĵeto estas farita |
1335 | Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson |
1336 | Li faris sian lastan translokiĝon |
1358 | Li jam faras la lastan spiron |
1410 | Lumo fariĝos, kulpulo troviĝos |
1415 | Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn |
1418 | Malamanto de faro estas amanto de kalendaro |
1435 | Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston ĝi tuj venas |
1446 | Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj |
1449 | Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo |
1494 | Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra |
1542 | Mizero faras lerta, mizero faras sperta |
1543 | Mizero faras viziton, ne atendante inviton |
1565 | Montru moneron, ĉio fariĝos |
1642 | Ne el ĉiu ligno oni faras violonon |
1654 | Ne faru kalkulon sen la mastro |
1666 | Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro |
1695 | Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano |
1727 | Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ |
1732 | Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj |
1736 | Ne sanktuloj potojn faras |
1756 | Ne valoras la faro la koston de l' preparo |
1708 | Nenia ago fariĝas sen pago |
1764 | Nevo de papo facile fariĝas kardinalo |
1776 | Nin instruas eraro, kiun faras najbaro |
1791 | Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras |
1804 | Okazo faras ŝteliston |
1823 | Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis |
1869 | Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj |
1896 | Per eraro ne praviĝas la faro |
1904 | Per mono eĉ silento fariĝas elokvento |
1912 | Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras |
1934 | Plej kruela estas redono por farita bono |
1973 | Pli bone ne fari, ol erari |
1976 | Pli da bruo, ol da faro |
2000 | Pli valoras faro nenia, ol faro malbona |
2020 | Por ĉiu faro estas horo |
2037 | Por nenio oni faras nenion |
2064 | Post la falo oni fariĝas singarda |
2078 | Preĝon faru, sed farunon preparu |
2098 | Pro eraro ne praviĝas la faro |
2130 | Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan |
2133 | Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj |
2218 | Se devigas neceso, faru kun kareso |
2228 | Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas |
2249 | Se mi faru riverencon, mi elektas potencon |
2262 | Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro |
2301 | Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos |
2310 | Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos |
2312 | Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn |
2265 | Senfara plendo ne estas defendo |
2353 | Staris, ekfaris |
2406 | Tablo kovrita faras amikojn |
2478 | Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro |
2481 | Tro rapida faro estas nur baro |
2517 | Unu soldato militon ne faras |
2498 | Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far' |
2556 | Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra |
2564 | Vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj |
2614 | Volo kaj sento faras pli ol prudento |
2617 | Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento |
2620 | Vortojn ŝparu, agojn faru |
2623 | Vulpo faras oferon atendu danĝeron |