27 | Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos |
189 | Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis |
698 | Ĝi jam staras al mi en la gorĝo |
849 | Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos |
853 | Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas |
856 | Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros |
912 | Kio fariĝis, jam ne refariĝos |
1013 | Kiu jam havas, tiu pravas |
1016 | Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos |
1056 | Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas |
1076 | Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas |
1079 | Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon |
1357 | Li jam estas trans montoj kaj maro |
1358 | Li jam faras la lastan spiron |
1585 | Naivuloj jam ne ekzistas |
1643 | Ne el unu forno li manĝis jam panon |
1655 | Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon |
1933 | Plej juna katido musojn jam pelas |
2068 | Post morto kuracilo jam estas sen utilo |
2096 | Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas |
2244 | Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos |
2349 | Staras la morto jam en la korto |
2491 | Tuta jam sata, sed okulo malsatas |