15 | Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras |
189 | Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis |
281 | Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj |
407 | Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo |
1702 | Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo |
1767 | Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno |
1999 | Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro |
2111 | Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela |
2129 | Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo |
2156 | Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido |
2242 | Selante ĉevalon, oni ĝin karesas |
2366 | Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas |
2435 | Tio estas lia amata ĉevaleto |