50 | Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo |
196 | Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis |
197 | Bovo prenita, koko donita kaj kvita |
281 | Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj |
323 | De unu bovo oni du felojn ne deŝiras |
324 | De unu bovo oni du felojn ne ŝiras |
376 | Doni ovon, por ricevi bovon |
417 | Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan |
617 | Foriris bovido, revenis bovo |
756 | Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon |
774 | Jen staras la bovoj antaŭ la monto! |
1360 | Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon |
1508 | Melku bovon senfine, li lakton ne donos |
1750 | Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon |
1712 | Nenia peno nek provo donos lakton de bovo |
1820 | Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido |
1839 | Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni |
2002 | Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo |
2008 | Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo |
2164 | Rigardaĉi kiel bovido |