Proverboj: Vorto: Ĉiu

Ĉiu
16Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto
17Al ĉiu frato lian parton
18Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas
19Al ĉiu sanktulo apartan kandelon
20Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara
21Al ĉiu sinjoro estu lia honoro
103Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu
115Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla
257Ĉiu "li" havas sian "ŝi"
273Ĉiu "tial" havas sian "kial"
239Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton
240Ĉiu angulo kun sia sanktulo
241Ĉiu barono havas sian kapricon
242Ĉiu besto zorgas pri sia nesto
243Ĉiu eraro estas kulpo
244Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo
245Ĉiu familio havas sian kriplulon
246Ĉiu havas sian guston
247Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron
248Ĉiu havas sian propran guston
249Ĉiu havas sian ŝarĝon
250Ĉiu havas sian vermon
251Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras
254Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio
255Ĉiu komenco estas malfacila
256Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton
258Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas
259Ĉiu mano al si altiras
260Ĉiu medalo du flankojn posedas
261Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo
262Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon
264Ĉiu persono kun sia bezono
265Ĉiu por si mem estas la plej kara
266Ĉiu por si, por ĉiuj Di'
267Ĉiu propran saĝon posedas
268Ĉiu provas, kion li povas
269Ĉiu sezono kun sia bono
270Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas
271Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas
272Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron
274Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento
275Ĉiu vulpo sian voston laŭdas
252Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj
253Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj
263Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu
281Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj
456El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras
462El lia mano ĉiu monero elglitas
485En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo
486En ĉiu angulo alia postulo
487En ĉiu brusto estas sia gusto
488En ĉiu kranio estas sia opinio
489En ĉiu kranio regas aparta opinio
490En ĉiu malbono estas iom da bono
491En ĉiu objekto troviĝas difekto
492En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo
505En la propra sia domo ĉiu estas granda homo
517En propra angulo ĉiu estas fortulo
519En sia afero ĉiu juĝu libere
522En sia korto ĉiu kok' estas forta
526En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero
557Falinton ĉiu atakas
560Famo laŭte krias, ĉiuj ekscias
750Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro
770Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro
852Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas
903Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas
977Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas
992Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu
1082Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras
1099Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas
1132Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas
1160Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas
1168Kontentigi ĉiujn anĝelo ne povas
1172Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo
1173Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo
1174Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo
1191Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono
1189Kontraŭstari per ĉiuj fortoj
1264La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas
1285Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto
1343Li havas ĉiun horon alian moron
1451Malpaculon ĉiu batas
1469Malsaĝulo de ĉiuj flankoj
1496Manon malkvietan ĉiu muro atakas
1500Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas
1559Mono plenumas ĉiujn oficojn
1614Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto
1615Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto
1616Ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas
1617Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo
1618Ne ĉiu havas egalan feliĉon
1619Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta
1621Ne ĉiu papereto estas banka bileto
1622Ne ĉiu raporto estas vera vorto
1620Ne ĉiuj havas egalan feliĉon
1642Ne el ĉiu ligno oni faras violonon
1646Ne en ĉiu afero estu severa
1724Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo
1832Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte
1841Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas
1843Ordo estas beno por ĉiu entrepreno
1855Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto
1907Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro
1940Plena sako ĉiun mastron al vi klinos
2018Por ĉiu ago venas la tempo de pago
2019Por ĉiu ago venos tempo de pago
2020Por ĉiu faro estas horo
2021Por ĉiu plezuro devas esti mezuro
2038Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas
2048Por sia oro ĉiu estas sinjoro
2096Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas
2136Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj
2215Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo
2216Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos
2237Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas
2247Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas
2251Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius
2270Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj
2367Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko
2381Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas
vidu