378 | Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas |
383 | Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn |
733 | Homo lernas la tutan vivon |
984 | Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon |
1190 | Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta |
1201 | Krii el la tuta gorĝo |
1214 | Kun sia tuta domo kaj havo |
1215 | Kun sia tuta posedo kaj heredo |
1283 | La tuta ludo ne valoras kandelon |
1292 | Lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos |
1470 | Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon |
1909 | Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas |
1915 | Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando |
1998 | Pli kostas la sako, ol la tuta pako |
2215 | Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo |
2303 | Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos |
2316 | Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton |
2491 | Tuta jam sata, sed okulo malsatas |
2492 | Tute ĝuste laŭ lia gusto |
2493 | Tute libera, kiel birdo aera |
2500 | Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas |
2503 | Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas |
2512 | Unu ovo malbona tutan manĝon difektas |
2576 | Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros |
2574 | Virino scias, tuta mondo scias |