Romp/i | |
---|---|
885 | Kie maldike, tie rompiĝas |
1093 | Kiu rompis la glason, ordigu la kason |
1094 | Kiu rompis, tiu pagu |
1404 | Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas |
1970 | Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi |
2029 | Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo |
2223 | Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo |
2237 | Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas |
2372 | Surmeto rompas, komparo trompas |
2381 | Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas |
2528 | Vazo rompita longe sin tenas |