20 | Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara |
116 | Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas |
248 | Ĉiu havas sian propran guston |
267 | Ĉiu propran saĝon posedas |
399 | Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino |
497 | En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon |
505 | En la propra sia domo ĉiu estas granda homo |
517 | En propra angulo ĉiu estas fortulo |
550 | Estu saĝa homo en via propra domo |
777 | Jugo propravola ne estas malmola |
975 | Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano |
996 | Kiu fremdan avidas, propran forperdas |
1006 | Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon |
1194 | Korniko vundita propran voston timas |
1220 | Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno |
1226 | Kuri de sia propra korpo |
1333 | Li estas sia propra mastrino |
1656 | Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon |
1692 | Ne kredu al parolo sen propra kontrolo |
2006 | Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo |
2095 | Pri propra afero neniu juĝas libere |
2116 | Propra opinio ne estas leĝo por alia |
2117 | Propra sufero plej granda sur tero |
2118 | Propra supo brogas, fremda allogas |
2119 | Propra volo ordonon superas |
2114 | Propran ĝibon neniu vidas |
2115 | Propran vangon neniu batas |
2431 | Timi sian propran ombron |