Proverboj: Vorto: Sent/i

Sent/i
274Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento
287De fremda dento ni doloron ne sentas
411 muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas
933Kion koro sentas, lango prezentas
937Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas
1033Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas
1057Kiu ne atentas la "se", tiu sentas la "ve"
1097Kiu sentasploras, kiu vidasnur ridas
1073Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas
1810Okulo ne atentas, dorso eksentas
1817Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo
1923Piedo ne atentis, kapo eksentis
2012Plumo ne sentas, papero silentas
2193Sama gento, sama sento
2197Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas
2248Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas
2284Se okulo ne atentas, dorso eksentas
2614Volo kaj sento faras pli ol prudento