202 | Bruligi al si la lipharojn |
332 | De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj |
824 | Karesi kontraŭ la haroj |
1251 | La haroj disstariĝas |
1252 | La haroj streĉiĝas |
1316 | Li bruligis al si la lipharojn |
1353 | Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo |
1380 | Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo |
1415 | Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn |
1476 | Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas |
2634 | Oni lin konas, kiel makulharan hundon |
1894 | Perdinta la kapon pri haroj ne ploras |
1999 | Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro |
2148 | Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron |
2229 | Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus |
2572 | Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan |