Esperantaj proverboj: Numeroj [201] ĝis [300]

201Brogita sur akvon blovas
202Bruligi al si la lipharojn
203Bruo potenca, nula esenco
204Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos
205Butonumi iun malvaste
206Celi anseron, trafi aeron
207Celis paseron, trafis anseron
208Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis
209Certaĵo kaj leĝo, kiel amen en preĝo
210Certe, kiel duoble du kvar
211Cindrulino
212Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas
213Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo
214Ĉe la tagiĝo
215Ĉe l' freŝa faro
216Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas
217Ĉe plej granda fido memoru pri perfido
218Ĉerpi akvon per kribrilo
219Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis
220Ĉe stomako malsata ne kapricas palato
221Ĉe tablo malplena babilo ne fluas
222Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero
223Ĉe vesto velura suferas stomako
224Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj
225Ĉia dono estas bono
226Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme
227Ĉio dependas de "se" kaj "kiam"
228Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero
229Ĉio havas finon
230Ĉio havas sian "sed" kaj "se"
231Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas
232Ĉion rigardi tra sia persona vitro
233Ĉio sia estas plej ĉarma
234Ĉio supermezura estas terura
235Ĉio taŭgas, kio venas
236Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara
237Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun
238Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas
239Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton
240Ĉiu angulo kun sia sanktulo
241Ĉiu barono havas sian kapricon
242Ĉiu besto zorgas pri sia nesto
243Ĉiu eraro estas kulpo
244Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo
245Ĉiu familio havas sian kriplulon
246Ĉiu havas sian guston
247Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron
248Ĉiu havas sian propran guston
249Ĉiu havas sian ŝarĝon
250Ĉiu havas sian vermon
251Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras
252Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj
253Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj
254Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio
255Ĉiu komenco estas malfacila
256Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton
257Ĉiu "li" havas sian "ŝi"
258Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas
259Ĉiu mano al si altiras
260Ĉiu medalo du flankojn posedas
261Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo
262Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon
263Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu
264Ĉiu persono kun sia bezono
265Ĉiu por si mem estas la plej kara
266Ĉiu por si, por ĉiuj Di'
267Ĉiu propran saĝon posedas
268Ĉiu provas, kion li povas
269Ĉiu sezono kun sia bono
270Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas
271Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas
272Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron
273Ĉiu "tial" havas sian "kial"
274Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento
275Ĉiu vulpo sian voston laŭdas
276Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj
277Danci kiel kato ĉirkaŭ poto
278Danci laŭ ies fajfilo
279Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro
280Dando el reĝa hundejo
281Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj
282Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas
283De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero
284De bona vorto lango ne doloras
285De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas
286De elekto tro multa plej malbona rezulto
287De fremda dento ni doloron ne sentas
288De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo
289De guto post guto disfalas granito
290De kantado senpaga doloras la gorĝo
291Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu
292De kiu la kulpo, por tiu la puno
293Deko da pekoj, unu la puno
294De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco
295De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis
296De la volo la ordono pli efikas ol bastono
297De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento
298De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo
299De l' koro spegulo estas la okulo
300De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo