1901 | Per lango flatas, per mano batas |
1902 | Per lerta admono alfluas la mono |
1903 | Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso |
1904 | Per mono eĉ silento fariĝas elokvento |
1905 | Per mono, ne per mano punu vilaĝanon |
1906 | Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu |
1907 | Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro |
1908 | Per pacienco venas scienco |
1909 | Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas |
1910 | Per promesoj estas pavimita la infero |
1911 | Per tro multa varto malboniĝas la farto |
1912 | Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras |
1913 | Per vorto ĝentila ĉio estas facila |
1914 | Peto de barono estas ordono |
1915 | Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando |
1916 | Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro |
1917 | Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu |
1918 | Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas |
1919 | Petron kruro doloras, Karolo ne lamas |
1920 | Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu |
1921 | Petro rifuzas, Paŭlo ekuzas |
1922 | Piaj deziroj |
1923 | Piedo ne atentis, kapo eksentis |
1924 | Piki al iu la vundan lokon |
1925 | Plej bona gvidilo estas la lango |
1926 | Plej bona kuracisto estas la tempo |
1927 | Plej bona sprito estas silento |
1928 | Plej bone ridas, kiu laste ridas |
1929 | Plej certa laboro laboro per oro |
1930 | Plej danĝera malsano estas manko de saĝo |
1931 | Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso |
1932 | Plej granda potenco kuŝas en la komenco |
1933 | Plej juna katido musojn jam pelas |
1934 | Plej kruela estas redono por farita bono |
1935 | Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo |
1936 | Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa |
1937 | Plena estas la infero de promesitaj aferoj |
1938 | Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno |
1939 | Plena kaso ŝteliston altiras |
1940 | Plena sako ĉiun mastron al vi klinos |
1941 | Plena stomako laŭdas la faston |
1942 | Plenblovi la lipojn |
1943 | Plendoj stomakon ne plenigas |
1944 | Plenumiĝis la tasko per granda fiasko |
1945 | Plenumita via ofico, nun pasis via vico! |
1946 | Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo |
1947 | Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima |
1948 | Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro |
1949 | Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa |
1950 | Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto |
1951 | Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno |
1952 | Pli bona estas io, ol nenio |
1953 | Pli bona estas malamiko de bona |
1954 | Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgaŭ venu" |
1955 | Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa |
1956 | Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko |
1957 | Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro |
1958 | Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla |
1959 | Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo |
1960 | Pli bona io ol nenio |
1961 | Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero |
1962 | Pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero |
1963 | Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco |
1964 | Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro |
1965 | Pli bone estas enviigi, ol kompatigi |
1966 | Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci |
1967 | Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon |
1968 | Pli bone estas sensale, ol tro sale |
1969 | Pli bone estas ŝviti, ol tremi |
1970 | Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi |
1971 | Pli bone malfrue, ol neniam |
1972 | Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi |
1973 | Pli bone ne fari, ol erari |
1974 | Pli bone ne sali, ol sali tro multe |
1975 | Plibono estas malamiko de bono |
1976 | Pli da bruo, ol da faro |
1977 | Pli da havo, pli da klopodoj |
1978 | Pli da infanoj, pli da beno |
1979 | Pli da infanoj, pli da manoj |
1980 | Pli da mono, pli da zorgo |
1981 | Pli da okuloj, pli da certeco |
1982 | Pli efike ol bato pelas malsato |
1983 | Pli facile estas eviti ol spiti |
1984 | Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti |
1985 | Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi |
1986 | Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi |
1987 | Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri |
1988 | Pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon |
1989 | Pli facile estas regi ol agi |
1990 | Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri |
1991 | Pli feliĉa estas donanto ol prenanto |
1992 | Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata |
1993 | Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo |
1994 | Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo |
1995 | Pli kara estas kap' al ĉapo |
1996 | Pli kara estas kapo ol ĉapo |
1997 | Pli kara kapo ol ĉapo |
1998 | Pli kostas la sako, ol la tuta pako |
1999 | Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro |
2000 | Pli valoras faro nenia, ol faro malbona |