Esperantaj proverboj: Numeroj [301] ĝis [400]

301De malbona ŝafo estas bona tufo
302De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo
303De malriĉula manĝo ni guston ne scias
304Demando ne kostas, demando ne devigas
305De manĝo malriĉula ni guston ne scias
306Demeti de si la antikvan Adamon
307De nehavanto reĝo nenion ricevos
308Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas
309De parolo ĝis faro estas tre malproksime
310De peko kaj mizero estas plena la tero
311De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro
312De pli da suko ne malboniĝas la kuko
313Depost tempo nememorebla
314De rigardo tro alta malsaniĝas okulo
315De sama koloro, de sama valoro
316De semo putra venas frukto ne nutra
317De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo
318De superfluo malboniĝas la ĝuo
319De ŝafo senlana lanero taŭgas
320De tro da pano venas malsano
321De tro multa scio krevas la kranio
322Detruita ĝis la fundo de l' fundamento
323De unu bovo oni du felojn ne deŝiras
324De unu bovo oni du felojn ne ŝiras
325De vorto ĝentila ne doloras la lango
326Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono
327Deziri al iu ĉion bonan
328Deziro kaj inklino ordonon ne obeas
329Deziro tre granda, sed mankas la forto
330Deziru, ne deziruordon' estas, iru!
331Deziru sincere, vi atingos libere
332De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj
333Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas
334Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas
335Difekton de naturo ne kovros veluro
336Dio al vi donis, por ke vi povu doni
337Dio batas, Dio kompatas
338Dio donis buŝon, Dio donos manĝon
339Dio donis, Dio prenis
340Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon
341Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis
342Dio donis oficon, Dio donas kapablon
343Dio donis oficon, Dio donas prudenton
344Dio donis tagon, Dio donos manĝon
345Dio ĝuste faras, neniam eraras
346Dio kompatu!
347Dio longe paciencas, sed severe rekompencas
348Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas
349Dio ne perfidas, se homo lin fidas
350Dio ne ricevis, diablo forlevis
351Dion fidu, sed senfare ne sidu
352Dion kolerigis, homojn ridigis
353Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu
354Dio orfojn ne forgesas
355Dio punas laŭ la fortoj
356Dio puni deziras, li la saĝon fortiras
357Dio scias bone pri niaj bezonoj
358Diri al iu nudan veron
359Diri la puran veron
360Diris kaj foriris
361Dirite, farite
362Diron oni neas, skribo ne pereas
363Disputoj kondukas al malpaco
364Disputo kredigas, sed ne certigas
365Disputu komencevi ne malpacos en fino
366Disputu pri ĉio, sed sen garantio
367Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn
368Donacetoj subtenas amikecon
369Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu
370Donaco nesincera estas donaco infera
371Donado de almozoj neniam malriĉigas
372Doni al iu la baton de morto
373Doni la finofaran baton
374Doni la tonon
375Doni lecionon de moroj
376Doni ovon, por ricevi bovon
377Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron
378Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas
379Dorloti serpenton sur sia brusto
380Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus
381Doto koron ne varmigas
382Draŝi fojnon
383Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn
384Dronanto domon proponas, savito brikon ne donas
385Dronanto herbeton kaptas avide
386Droni en detaloj
387Dubo gardas kontraŭ risko
388Du botoj faras paron
389Du kontraŭ unu prezentas armeon
390Du manoj faras ĉion, sed unu nenion
391Du militastria profitas
392Dum la manĝado venas apetito
393Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos
394Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kamenoneniam vivas sen reciproka malbeno
395Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam
396Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas
397 bagatelo povas servi al celo
398 blinda kokino povas trovi grajnon
399 ĉe kokino troviĝas propra inklino
400 el sub la tero aperas la vero