2501 | Unu floras, alia ploras |
2502 | Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto |
2503 | Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas |
2504 | Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon |
2505 | Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono |
2506 | Unu guto plenigas la glason |
2507 | Unu hako kverkon ne faligas |
2508 | Unu hirundo printempon ne alportas |
2509 | Unu kapo facile trovas apogon |
2510 | Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas |
2511 | Unu orienten, alia okcidenten |
2512 | Unu ovo malbona tutan manĝon difektas |
2513 | Unu pasero alian valoras |
2514 | Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj |
2515 | Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon |
2516 | Unu sola guto la glason plenigas |
2517 | Unu soldato militon ne faras |
2518 | Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj |
2519 | Unu vundo alian kuracas |
2520 | Urson al mielo oni ne tiras per orelo |
2521 | Urson evitu, duonpatrinon ne incitu |
2522 | Urtikon frosto ne difektas |
2523 | Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton |
2524 | Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan |
2525 | Valoras ne la vesto, valoras la enesto |
2526 | Valoron de objekto ni ekkonas post difekto |
2527 | Vane vi tentas, mi ne konsentos |
2528 | Vazo rompita longe sin tenas |
2529 | Venas ĉagreno sen granda peno |
2530 | Venas kvazaŭ vokita kaj petita |
2531 | Venas profito venas merito |
2532 | Venas proverbo el popola la cerbo |
2533 | Venas prudento post la ĝusta momento |
2534 | Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco |
2535 | Venis fino al mia latino |
2536 | Venis mizero helpu min, frato; pasis mizero for, malamato |
2537 | Venis tranĉilo al la gorĝo |
2538 | Venkas ne forto, venkas la sorto |
2539 | Venkiton oni ne batas |
2540 | Venos knabeto ankaŭ kun peto |
2541 | Venos ŝtelisto al la juĝisto |
2542 | Venos tempo, venos konsilo |
2543 | Vento al li ekflugis sub la haŭto |
2544 | Vento sendita tondron reportos |
2545 | Ventro malsata orelon ne havas |
2546 | Vera kiel vorto de profeto |
2547 | Vera opinio montriĝas en ebrio |
2548 | Vergo doloras, sed saĝon ellaboras |
2549 | Vero ne bezonas mediti nek spriti |
2550 | Verŝi aeron al aero |
2551 | Vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon |
2552 | Vespero lacigas, mateno freŝigas |
2553 | Vesto eluzita, sed pureco spirita |
2554 | Vesto homon prezentas |
2555 | Veturi sur sia paro da kruroj |
2556 | Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra |
2557 | Vi amas preni, amu redoni |
2558 | Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu |
2559 | Vidas okulo, sed mano ne trafas |
2560 | Vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas |
2561 | Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas |
2562 | Vi min manĝigos, mi vin trinkigos |
2563 | Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu |
2564 | Vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj |
2565 | Vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo |
2566 | Virina lango buĉas sen sango |
2567 | Virina ploro sen valoro |
2568 | Virina rideto pli kaptas ol reto |
2569 | Virino batas per lango aperas vundo plej sanga |
2570 | Virino bonorda estas muta kaj surda |
2571 | Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis |
2572 | Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan |
2573 | Virino kolera pli ol hundo danĝera |
2574 | Virino scias, tuta mondo scias |
2575 | Virta virino straton ne konas |
2576 | Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros |
2577 | Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino |
2578 | Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj |
2579 | Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras |
2580 | Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton |
2581 | Vivi de estontaj enspezoj |
2582 | Vivi de ŝparita kaso |
2583 | Vivi emerite |
2584 | Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro |
2585 | Vivi iele-trapele |
2586 | Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita |
2587 | Vivi kiel ĉe la brusto de Dio |
2588 | Vivi kiel kuko en butero |
2589 | Vivi kun iu en fido kaj konfido |
2590 | Vivi kun iu en intima amikeco |
2591 | Vivi kun iu kiel hundo kun kato |
2592 | Vivi larĝe kaj lukse |
2593 | Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj |
2594 | Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere |
2595 | Vivi per sistemo de "el mano al buŝo" |
2596 | Vivi sate kaj glate |
2597 | Vivis puninde, mortis ridinde |
2598 | Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas |
2599 | Vivo modera estas vivo sendanĝera |
2600 | Vivon privatan kaŝu la muroj |