701 | Ĝis la edziĝo ĝi resaniĝos |
702 | Ĝis la edziĝo venos resaniĝo |
703 | Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo |
704 | Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron |
705 | Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu |
706 | Ĝustatempa vorto estas granda forto |
707 | Hakado de ligno donas lignerojn |
708 | Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo |
709 | Hako post hako estas la plej efika atako |
710 | Havi ĉe iu krediton kaj meriton |
711 | Havi iom da vaporo en la kapo |
712 | Havi la ĉefan voĉon |
713 | Havi la orelojn sur ĝusta loko |
714 | Havi larĝan konsciencon |
715 | Havi malprofiton |
716 | Havi orelojn sur ĝusta loko |
717 | Havi varman lokon |
718 | Havi vinagron en la mieno |
719 | Havu poton malgrandan, sed mem estu granda |
720 | Hazardo estas malbona gardo |
721 | Hejma dometo estas kiel patrineto |
722 | Helpas krako kontraŭ atako |
723 | Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi |
724 | Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene |
725 | Hodiaŭ forto, morgaŭ morto |
726 | Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos |
727 | Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre |
728 | Hoko elsaltis, afero haltis |
729 | Hom' malesperas, Dio aperas |
730 | Homo bagatelema |
731 | Homo esperas, morto aperas |
732 | Homo fidas, feliĉo decidas |
733 | Homo lernas la tutan vivon |
734 | Homo pafas, Dio trafas |
735 | Homo proponas, Dio disponas |
736 | Homo senpeka neniam ekzistis |
737 | Honoro ne donas, kion stomako bezonas |
738 | Horo matena estas horo bena |
739 | Ho ve! |
740 | Hunda vivo |
741 | Hundo bojas, homo vojas |
742 | Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon |
743 | Hundo bojas, pasanto vojas |
744 | Hundo bonrasa estas bona por ĉaso |
745 | Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo |
746 | Iafoje oni devas okulon fermeti |
747 | Iele, iome, duone malbone |
748 | Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo |
749 | Ili vivas per unu animo en du korpoj |
750 | Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro |
751 | Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron |
752 | Infana inklino restas ĝis la fino |
753 | Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas |
754 | Infano ne krias, patrino ne scias |
755 | Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado |
756 | Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon |
757 | Instruas mizero manĝi panon sen butero |
758 | Insulto ne algluiĝas |
759 | Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto |
760 | Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela |
761 | Inter generaloj parolu pri bataloj |
762 | Interkonsento estas pli bona ol mono |
763 | Inter kornikoj ne konvenas predikoj |
764 | Inter la blinduloj reĝas la strabuloj |
765 | Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo |
766 | Inter lupoj kriu lupe |
767 | Inter miaj muroj estu miaj plezuroj |
768 | Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi |
769 | Iom da malvero ne estas danĝero |
770 | Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro |
771 | Iri for en bona hor' |
772 | Jen havu! |
773 | Jen kiaj ni estas! |
774 | Jen staras la bovoj antaŭ la monto! |
775 | Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta |
776 | Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj |
777 | Jugo propravola ne estas malmola |
778 | Juĝanto decidas, kiel li vidas |
779 | Juĝanto devas havi du orelojn |
780 | Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas |
781 | Ju homo pli fiera, des puno pli severa |
782 | Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo |
783 | Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko |
784 | Juneco ne scias, maljuneco ne povas |
785 | Juneco petolis, maljuneco malsatos |
786 | Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo |
787 | Ju pli da babilado, des pli da pekado |
788 | Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo |
789 | Ju pli da donoj, des pli da amikoj |
790 | Ju pli da havo, des pli da pravo |
791 | Ju pli da honoro, des pli da laboro |
792 | Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto |
793 | Ju pli frue, des pli certe ju pli volonte, des pli lerte |
794 | Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo |
795 | Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro |
796 | Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas |
797 | Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj |
798 | Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas |
799 | Ju pli oni posedas, des pli oni avidas |
800 | Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco |