101 | Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros |
102 | Ankoraŭ neniu evitis la sorton |
103 | Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu |
104 | Antaŭ ĉio zorgu oficon plezuro atendos sian vicon |
105 | Antaŭe intencu kaj poste komencu |
106 | Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas |
107 | Antaŭ la lango laboru la cerbo |
108 | Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon |
109 | Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras |
110 | Antaŭparolo liberigas de postparolo |
111 | Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo |
112 | Antaŭ vespero ne estu fiera |
113 | Aperas prudento, kiam pasis la momento |
114 | Aprila vetero trompa aero |
115 | Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla |
116 | Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas |
117 | Aranĝite, ordigite |
118 | Arbaro aŭdas, kampo vidas |
119 | Arbo krakanta venton ne timas |
120 | Atakis lin horo malsaĝa |
121 | Atakis teruro, ektremis la kruro |
122 | Atendi bonan veteron kaj laman kurieron |
123 | Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis |
124 | Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis |
125 | Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero |
126 | Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo |
127 | Atentu! |
128 | Atesto de matureco |
129 | Atingi la vesperon de sia vivo |
130 | Aŭ ĉio, aŭ nenio |
131 | Aŭ festene, aŭ malplene |
132 | Aŭ festo, aŭ fasto |
133 | Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo |
134 | Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon |
135 | Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato |
136 | Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente |
137 | Aŭskulti kiel ĥinan predikon |
138 | Avarulo avaras, heredantoj malŝparas |
139 | Avarulo kaj porko estas bonaj post la morto |
140 | Avarulo pagas duoble |
141 | Azen' al azeno riproĉas malsaĝon |
142 | Azenon komunan oni batas plej multe |
143 | Babilas, muelas, kion lango elpelas |
144 | Balaaĵon el korto eksteren ne elportu |
145 | Barakti kiel fiŝo ekster la akvo |
146 | Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis |
147 | Barbo potenca, sed kapo sensenca |
148 | Barelo malplena sonas plej laŭte |
149 | Bastono batas, bastono resaltas |
150 | Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio |
151 | Batadi la venton |
152 | Bataladi kontraŭ la sorto |
153 | Batanto povas argumenti, batato devas silenti |
154 | Batita komprenas aludon |
155 | Bato de frato estas sen kompato |
156 | Bato de patrino ne longe doloras |
157 | Batu malbonulon, li vin flatos kisu, li vin batos |
158 | Bedaŭrinde! |
159 | Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras |
160 | Bela birdo! |
161 | Bela celo por fabelo |
162 | Belaj rakontoj el trans la montoj |
163 | Bela paro por altaro |
164 | Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo |
165 | Bela vizaĝo estas duono da doto |
166 | Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo |
167 | Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas |
168 | Beleco logas, virto apogas |
169 | Belecon taksas ne okulo sed koro |
170 | Bezono estas plej forta ordono |
171 | Birdo kantas laŭ sia beko |
172 | Birdo petolas, kiom ĝi volas |
173 | Blindulo kartojn ludi ne devas |
174 | Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo |
175 | Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj |
176 | Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno |
177 | Bona estas domo nova kaj amiko malnova |
178 | Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu |
179 | Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo |
180 | Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide |
181 | Bona gloro pli valoras ol oro |
182 | Bona ideo venas post la pereo |
183 | Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas |
184 | Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj |
185 | Bona kaporalo revas esti generalo |
186 | Bona puno por malbona peno |
187 | Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas |
188 | Bona vino al la fino |
189 | Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis |
190 | Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu |
191 | Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas |
192 | Bonfaron oni facile forgesas |
193 | Bongusta peco longe ne atendas |
194 | Bono farita ne estas perdita |
195 | Bono posedata ne estas ŝatata |
196 | Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis |
197 | Bovo prenita, koko donita kaj kvita |
198 | Brava batalanto kontraŭ plado bolanta |
199 | Brava homo en sia domo |
200 | Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo |