1 |
[zam-1191.02] |
Abelujon ne incitu, amason ne spitu |
2 |
[zam-1083.04] |
Afabla vorto pli atingas ol forto |
3 |
[zam-531.01] |
Agrabla estas gasto, se ne longe li restas |
4 |
[zam-1198.01] |
Aĝo maljuna ne estas oportuna |
5 |
[zam-1198.02] |
Aĝo tro matura ne estas plezura |
6 |
[zam-55.01] |
Akiro kaj perdo rajdas duope |
7 |
[zam-1076.03] |
Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras |
8 |
[zam-265.01] |
Akvo kaj pano servas al sano |
9 |
[zam-72.03] |
Akvo kura akvo pura |
11 |
[zam-1208.02] |
Akvo silenta subfosas la bordon |
12 |
[zam-1208.01] |
Akvo trankvila estas akvo danĝera |
10 |
[zam-1099.06] |
Akvon senmovan kovras putraĵo |
13 |
[zam-243.02] |
Al amiko nova ne fidu sen provo |
14 |
[zam-644.03] |
Al bona ĉasisto iras mem la besto |
15 |
[zam-590.01] |
Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras |
16 |
[zam-347.01] [zam-751.05] |
Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto |
17 |
[zam-342.03] |
Al ĉiu frato lian parton |
18 |
[zam-357.01] |
Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas |
19 |
[zam-342.02] |
Al ĉiu sanktulo apartan kandelon |
20 |
[zam-347.03] |
Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara |
21 |
[zam-342.01] |
Al ĉiu sinjoro estu lia honoro |
22 |
[zam-793.02] |
Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu |
23 |
[zam-121.01] |
Al Dio servu, diablon rezervu |
24 |
[zam-626.01] |
Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas |
25 |
[zam-303.09] |
Al farun' malbonspeca ne helpos la spico |
26 |
[zam-236.05] |
Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn |
27 |
[zam-73.04] |
Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos |
28 |
[zam-243.01] |
Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu |
29 |
[zam-189.03] |
Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj |
30 |
[zam-47.03] |
Al hundo bastono al hom' leciono |
38 |
[zam-159.02] |
Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas |
39 |
[zam-1214.02] |
Al kokino la ovo lecionojn ne donu |
40 |
[zam-425.03] |
Al koro penetro per okula fenestro |
41 |
[zam-403.02] |
Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso |
42 |
[zam-861.01] |
Al la afero! |
43 |
[zam-1056.07] |
Al la buŝo de "oni" neniu povas ordoni |
44 |
[zam-1214.01] |
Al la fiŝo ne instruu naĝarton |
45 |
[zam-321.01] |
Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro |
46 |
[zam-191.01] |
Al la papero ne mankas tolero |
47 |
[zam-684.03] |
Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo |
48 |
[zam-142.01] [zam-395.01] |
Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas |
49 |
[zam-104.02] |
Al malriĉulo infanoj ne mankas |
50 |
[zam-19.03] |
Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo |
51 |
[zam-805.01] |
Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono |
52 |
[zam-106.01] |
Al mono kaj forto humiliĝas la sorto |
55 |
[zam-331.03] |
Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas |
56 |
[zam-134.02] |
Al porko Dio kornojn ne donas |
57 |
[zam-1173.01] |
Al posedanto de metio mankas nenio |
59 |
[zam-364.03] |
Al promeso oni ne kredas kredu, kiu posedas |
60 |
[zam-44.04] |
Al protekto kaj forto helpas la sorto |
61 |
[zam-107.04] [zam-304.01] |
Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo |
63 |
[zam-14.05] [zam-549.06] [zam-660.02] |
Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas |
64 |
[zam-517.04] |
Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas |
65 |
[zam-1218.01] |
Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo |
66 |
[zam-450.04] [zam-779.02] |
Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas |
35 |
[zam-332.01] |
Alia tempo, aliaj moroj |
36 |
[zam-508.01] |
Alia urbo, alia moro |
31 |
[zam-508.03] |
Aliaj domoj, aliaj homoj |
33 |
[zam-780.01] |
Aliaj tempoj, aliaj moroj |
32 |
[zam-781.10] |
Aliajn gvidas kaj mem ne vidas |
34 |
[zam-781.01] |
Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu |
37 |
[zam-1103.02] |
Aliloka ĉielo estas sama ĉielo |
53 |
[zam-615.01] |
Almozoj ne malriĉigas |
54 |
[zam-530.02] |
Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena |
58 |
[zam-504.01] |
Alpremi iun al muro |
62 |
[zam-490.05] [zam-542.01] |
Altan arbon batas la fulmo |
67 |
[zam-899.01] |
Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas |
68 |
[zam-657.01] |
Amaso da mono kaj titolo de barono |
69 |
[zam-514.04] |
Ambaŭ floroj de samaj valoroj |
70 |
[zam-20.03] |
Ameno diablon ne forpelas |
71 |
[zam-662.04] |
Amikeco aparte, afero aparte |
72 |
[zam-798.01] [zam-852.01] |
Amikeco aparte, ofico aparte |
73 |
[zam-790.03] |
Amiko de amiko estas ankaŭ amiko |
74 |
[zam-952.01] |
Amiko en ĝojo kaj malĝojo |
75 |
[zam-785.02] |
Amiko en ĝojo kaj ploro |
76 |
[zam-792.01] |
Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara |
77 |
[zam-1165.01] |
Amiko estas kara, sed vero pli kara |
78 |
[zam-788.01] |
Amiko fidela estas trezoro plej bela |
79 |
[zam-785.01] |
Amiko intimulo |
80 |
[zam-662.03] |
Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu |
81 |
[zam-784.01] |
Amikon montras malfeliĉo |
82 |
[zam-793.01] |
Amikon ŝatu, malamikon ne batu |
83 |
[zam-654.01] |
Amo estas forta, sed mono pli forta |
84 |
[zam-654.02] |
Amo faras ion, mono ĉion |
85 |
[zam-1172.01] |
Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj |
86 |
[zam-79.01] |
Amo kaj puno loĝas komune |
87 |
[zam-584.03] |
Amo pli kora, disiĝo pli dolora |
88 |
[zam-890.03] |
Amo supermezura ne estas plezura |
89 |
[zam-234.03] |
Amu Antonon, sed gardu vian monon |
90 |
[zam-679.01] |
Amu domon novan kaj amikon malnovan |
91 |
[zam-890.01] |
Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore |
92 |
[zam-559.01] |
Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras |
94 |
[zam-393.06] |
Ankaŭ al ni la suno eklumos |
93 |
[zam-393.07] |
Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo |
95 |
[zam-261.07] [zam-723.05] |
Ankaŭ diablo tondron suferos |
96 |
[zam-261.03] |
Ankaŭ la lupon atingos la sorto |
97 |
[zam-547.01] |
Ankaŭ por diablo tondro ekzistas |
98 |
[zam-111.01] |
Ankoraŭ Dio ne dormas |
99 |
[zam-188.02] |
Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko |
100 |
[zam-582.03] |
Ankoraŭ la gajno ne estas en la mano |
101 |
[zam-582.02] |
Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros |
102 |
[zam-200.01] |
Ankoraŭ neniu evitis la sorton |
103 |
[zam-343.01] [zam-362.01] [zam-627.01] |
Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu |
104 |
[zam-859.01] |
Antaŭ ĉio zorgu oficon plezuro atendos sian vicon |
107 |
[zam-802.02] |
Antaŭ la lango laboru la cerbo |
108 |
[zam-1106.01] |
Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon |
109 |
[zam-255.04] |
Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras |
111 |
[zam-1199.02] |
Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo |
112 |
[zam-640.02] |
Antaŭ vespero ne estu fiera |
105 |
[zam-272.04] [zam-602.06] [zam-802.01] |
Antaŭe intencu kaj poste komencu |
106 |
[zam-859.02] |
Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas |
110 |
[zam-168.02] |
Antaŭparolo liberigas de postparolo |
113 |
[zam-770.03] |
Aperas prudento, kiam pasis la momento |
114 |
[zam-24.01] |
Aprila vetero trompa aero |
115 |
[zam-15.01] [zam-795.01] |
Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla |
116 |
[zam-94.01] [zam-317.01] |
Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas |
117 |
[zam-844.02] |
Aranĝite, ordigite |
118 |
[zam-253.01] [zam-1100.01] |
Arbaro aŭdas, kampo vidas |
119 |
[zam-672.01] |
Arbo krakanta venton ne timas |
120 |
[zam-813.01] |
Atakis lin horo malsaĝa |
121 |
[zam-819.05] |
Atakis teruro, ektremis la kruro |
122 |
[zam-878.03] |
Atendi bonan veteron kaj laman kurieron |
125 |
[zam-878.02] |
Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero |
123 |
[zam-883.04] |
Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis |
124 |
[zam-525.09] |
Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis |
126 |
[zam-879.03] |
Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo |
127 |
[zam-1008.01] |
Atentu! |
128 |
[zam-1010.01] |
Atesto de matureco |
129 |
[zam-953.01] |
Atingi la vesperon de sia vivo |
130 |
[zam-576.03] |
Aŭ ĉio, aŭ nenio |
131 |
[zam-576.02] |
Aŭ festene, aŭ malplene |
132 |
[zam-576.01] |
Aŭ festo, aŭ fasto |
133 |
[zam-576.04] |
Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo |
134 |
[zam-576.06] |
Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon |
135 |
[zam-576.05] |
Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato |
136 |
[zam-1186.01] |
Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente |
137 |
[zam-443.02] |
Aŭskulti kiel ĥinan predikon |
138 |
[zam-1181.02] |
Avarulo avaras, heredantoj malŝparas |
139 |
[zam-1000.04] |
Avarulo kaj porko estas bonaj post la morto |
140 |
[zam-16.02] |
Avarulo pagas duoble |
141 |
[zam-514.02] |
Azen' al azeno riproĉas malsaĝon |
142 |
[zam-343.07] |
Azenon komunan oni batas plej multe |