Proverboj: Vorto: Manĝ/i

Manĝ/i
115Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla
258Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas
298De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo
303De malriĉula manĝo ni guston ne scias
305De manĝo malriĉula ni guston ne scias
338Dio donis buŝon, Dio donos manĝon
344Dio donis tagon, Dio donos manĝon
348Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas
392Dum la manĝado venas apetito
619Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo
634Fremda manĝo havas bonan guston
684Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo
686Ĝi estas mustardo post la manĝo
757Instruas mizero manĝi panon sen butero
849Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos
978Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere
1014Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas
1015Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu
1038Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas
1120Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo
1257La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo
1262La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero
1395Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos
1413Lupo lupon ne manĝas
1488Malsato plej bone gustigas la manĝon
1516Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas
1643Ne el unu forno li manĝis jam panon
1740Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco
2026Por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas
2050Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston
2175Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron
2176Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon
2204Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis
2219Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos
2301Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos
2309Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj
2355Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo
2474Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo
2477Tro multe da salo malbonigas la manĝon
2512Unu ovo malbona tutan manĝon difektas
2562Vi min manĝigos, mi vin trinkigos
2624Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas
vidu