5 | Aĝo tro matura ne estas plezura |
28 | Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu |
179 | Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo |
222 | Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero |
285 | De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas |
286 | De elekto tro multa plej malbona rezulto |
314 | De rigardo tro alta malsaniĝas okulo |
320 | De tro da pano venas malsano |
321 | De tro multa scio krevas la kranio |
399 | Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino |
406 | Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko |
420 | Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto |
422 | Eĉ sur la suno troviĝas makuloj |
430 | Edziĝo tro momenta estas longapenta |
491 | En ĉiu objekto troviĝas difekto |
654 | Gasto tro petata foriras malsata |
844 | Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas |
875 | Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas |
884 | Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas |
990 | Kiu elektas tro multe, ricevas nenion |
999 | Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte |
1017 | Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte |
1021 | Kiu komencas tro frue, finas malfrue |
1111 | Kiu tro alte svingas, nenion atingas |
1110 | Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas |
1112 | Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas |
1113 | Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas |
1114 | Kiu tro multe deziras, nenion akiras |
1115 | Kiu tro pelas, nur malakcelas |
1116 | Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas |
1117 | Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas |
1118 | Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas |
1196 | Koro tro plena buŝo parolas |
1342 | Li havas cerbon ne tro potencan |
1345 | Li havas en la cerbo tro multe da herbo |
1463 | Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado |
1911 | Per tro multa varto malboniĝas la farto |
1936 | Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa |
1968 | Pli bone estas sensale, ol tro sale |
1974 | Pli bone ne sali, ol sali tro multe |
1987 | Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri |
2017 | Por amiko komplezo neniam estas tro peza |
2213 | Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas |
2241 | Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas |
2295 | Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas |
2461 | Tro akra fajro estas sen daŭro |
2462 | Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas |
2465 | Tro da bono ne turmentas |
2466 | Tro da enspezo ne estas tro da pezo |
2467 | Tro da konfido kondukas al perfido |
2468 | Tro da kuiristoj kaĉon difektas |
2469 | Tro da libero kondukas al mizero |
2470 | Tro da metioj profitoj neniaj |
2471 | Tro elektema ricevas nenion |
2472 | Tro forta ĵuro la afero ne pura |
2473 | Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj |
2474 | Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo |
2475 | Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo |
2476 | Tro longa sufero malgranda espero |
2477 | Tro multe da salo malbonigas la manĝon |
2478 | Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro |
2479 | Tro rapida akcelo ne kondukas al celo |
2480 | Tro rapida edziĝo porĉiama kateniĝo |
2481 | Tro rapida faro estas nur baro |
2482 | Tro rapida laboro, tro malgranda valoro |
2483 | Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas |
2484 | Tro saltas la rato ĝin kaptas la kato |
2485 | Tro sata, tro bata |
2460 | Troa festeno estas veneno |
2463 | Troa petolo danĝera al kolo |
2464 | Troa petolo estas danĝera por la kolo |
2594 | Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere |