Proverboj: Vorto: Nenio

Nenio
57Al posedanto de metio mankas nenio
130 ĉio, nenio
254Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio
307De nehavanto reĝo nenion ricevos
390Du manoj faras ĉion, sed unu nenion
661Granda kranio, sed interne nenio
952Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio
918Kiom ajn vi penos, nenio elvenos
990Kiu elektas tro multe, ricevas nenion
1007Kiu havas nenion, estas nenio
1009Kiu hontas nenion, ne timas Dion
1028Kiu laboras kaj deziras, tiu akiraskiu mem ne penas, nenio al li venas
1039Kiu mem sin adoras, nenion valoras
1054Kiu multon deziras, nenion akiras
1062Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras
1111Kiu tro alte svingas, nenion atingas
1113Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas
1114Kiu tro multe deziras, nenion akiras
1179Kontraŭ kalumnio helpas nenio
1192Kontraŭ volo de Dio helpos nenio
1206Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras
1270Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas
1452Malplaĉas nenio, se taksas pasio
1528Mi hejme sidis, nenion vidis
1558Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, ĉio perdita
1578Multe en kapo, sed nenio en poŝo
1715Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas
1952Pli bona estas io, ol nenio
1960Pli bona io ol nenio
2037Por nenio oni faras nenion
2092Pri nenio oni povas ĵuri
2145Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti
2210Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio
2214Se brulas nenio, fumo ne iras
2347Sprita vorto tentas, nenion atentas
2430Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros
2471Tro elektema ricevas nenion
2628Zorgu pri vi, kaj nenion pli
vidu