Proverboj: Vorto: Sen

Sen
10Akvon senmovan kovras putraĵo
13Al amiko nova ne fidu sen provo
38Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas
147Barbo potenca, sed kapo sensenca
155Bato de frato estas sen kompato
176Bojas hundo sen puno kontraŭ la suno
290De kantado senpaga doloras la gorĝo
297De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento
317De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo
319De ŝafo senlana lanero taŭgas
351Dion fidu, sed senfare ne sidu
366Disputu pri ĉio, sed sen garantio
394Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kamenoneniam vivas sen reciproka malbeno
408 malgranda muŝo ne estas sen buŝo
412 najtingalo ne estas sen galo
436Eksalte senhalte
448Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino
453Eliri sen frakaso el granda embaraso
526En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero
542Esti en situacio sen eliro
586Festotaga laboro estas sen valoro
599Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo
600Fiŝo sen vino estas veneno
607Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino
630Fremda animo estas abismo sen limo
640Fremda spesmilo estas sen utilo
653Gasto sen avizo estas agrabla surprizo
736Homo senpeka neniam ekzistis
757Instruas mizero manĝi panon sen butero
811Kapo kun herbo, sen guto da cerbo
979Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas
1042Kiu mensogas kutime, mensogas sentime
1120Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo
1122Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo
1129Klopodi sen limo per korpo kaj animo
1130Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone
1132Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas
1141Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso
1156Konscienco senmakula estas kuseno plej mola
1171Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo
1207Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien
1241Laboro homon nutras, sen laboro li putras
1302Lernado sen fruktoj ne restas
1378Li parolas sen senco kaj sen interligo
1432Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko
1438Malfeliĉo venas sen alvoko
1476Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas
1472Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'
1508Melku bovon senfine, li lakton ne donos
1570Muele sencele
1595Ne batas bastono sen persono
1631Ne ekzistas fumo sen brulo
1632Ne ekzistas fumo sen fajro
1633Ne ekzistas honoro sen laboro
1634Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj
1635Ne ekzistas kareso sen intereso
1637Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo
1638Ne ekzistas ofico sen benefico
1639Ne ekzistas regulo sen escepto
1641Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo
1654Ne faru kalkulon sen la mastro
1692Ne kredu al parolo sen propra kontrolo
1758Ne venas honoro sen laboro
1708Nenia ago fariĝas sen pago
1709Nenia konstruo povas esti sen bruo
1717Neniu sanktulo estas sen makulo
1773Nigro sur blanko pruvas sen manko
1786Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo
1797Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava
1812Okupi sen celo lokon sub ĉielo
1836Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon
1854Pagi sen partopreno por fremda festeno
1866Paroli sensencaĵon
1885Peli tagojn sen afero de mateno al vespero
1888Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo
1916Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro
1920Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu
1949Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa
1957Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro
1959Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo
1961Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero
1962Pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero
1964Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro
1968Pli bone estas sensale, ol tro sale
1993Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo
2007Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco
2030Por li la muso ne estas sen felo
2042Por peko senkonscia puno nenia
2068Post morto kuracilo jam estas sen utilo
2107Promesita trezoro estas sen valoro
2129Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo
2134Rapidesenvide
2141Renkontiĝis la kato kun sentima rato
2156Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido
2308Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos
2253Sen atendo, sen espero venis mizero
2264Sen fajro ne brulas pajlo
2267Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus
2271Sen laboro ne venas oro
2274Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo
2275Sen mono en urbon ne iru
2276Sen mono oni estas nulo, kun monosaĝulo
2277Sen ordo en afero ne ekzistas prospero
2280Sen povo kolero estas ridinda afero
2281Sen regalo ne estas balo
2282Sen rigardo, sen gardo
2283Sen speso unua ne ekzistas la dua
2254Senĉesa guto ŝtonon traboras
2255Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto
2265Senfara plendo ne estas defendo
2266Senfortuloj longe vivas
2268Senkonscie vi agis, konscie vi pagos
2269Senlaboreco dormon alportas
2270Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj
2272Senlanigu, sed ne senfeligu
2273Senlanigu, sed ne senhaŭtigu
2278Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon
2279Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon
2334Situacio sen eliro
2342Sperta mano ne restas sen pano
2436Titolo sen monosensignifa sono
2452Transsaltesenhalte
2461Tro akra fajro estas sen daŭro
2529Venas ĉagreno sen granda peno
2577Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino
2566Virina lango buĉas sen sango
2567Virina ploro sen valoro
2571Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis
2599Vivo modera estas vivo sendanĝera
2602Vivo sen modero kondukas al mizero
2608Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo
vidu