Proverboj: Vorto: Kun

Kun
45Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro
54Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena
184Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj
213Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo
240Ĉiu angulo kun sia sanktulo
264Ĉiu persono kun sia bezono
269Ĉiu sezono kun sia bono
448Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino
499En infero loĝante, kun diabloj ne disputu
614Forfluu infano kune kun la bano
675Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro
760Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela
811Kapo kun herbo, sen guto da cerbo
1034Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn
1130Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone
1131Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto
1169Kontentigi la katon kaj kune la raton
1207Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien
1208Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola
1210Kun kiu vi festas, tia vi estas
1211Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas
1212Kun konfido neniam rapidu
1213Kun la peko en mano
1214Kun sia tuta domo kaj havo
1215Kun sia tuta posedo kaj heredo
1216Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu
1217Kun vero severa komercaĵo forvelkos
1209Kune kaptite, kune punite
1277La sama afero, sed kun la kapo al tero
1307Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna
1337Li foriris kun longa nazo
1406Ludi kun iu ludon de pugnoj
1436Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas
1431Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj
1566Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj
1669Ne iru al fremda anaro kun via regularo
1731Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido
1732Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj
1789Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo
1838Oni vivas ne kun mono, sed kun persono
1931Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso
1938Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno
1966Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci
2141Renkontiĝis la kato kun sentima rato
2189Sakon kun truo vi neniam plenigos
2218Se devigas neceso, faru kun kareso
2276Sen mono oni estas nulo, kun monosaĝulo
2335Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano
2540Venos knabeto ankaŭ kun peto
2589Vivi kun iu en fido kaj konfido
2590Vivi kun iu en intima amikeco
2591Vivi kun iu kiel hundo kun kato
vidu