49 | Al malriĉulo infanoj ne mankas |
183 | Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas |
196 | Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis |
340 | Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon |
498 | En infano vidiĝas, kia homo fariĝos |
552 | Fabeloj por infanoj |
614 | Forfluu infano kune kun la bano |
752 | Infana inklino restas ĝis la fino |
754 | Infano ne krias, patrino ne scias |
756 | Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon |
753 | Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas |
755 | Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado |
796 | Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas |
975 | Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano |
1443 | Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj doloron |
1473 | Malsaĝulo kaj infano parolas la veron |
1696 | Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj |
1728 | Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj |
1876 | Patroj avaras, infanoj malŝparas |
1978 | Pli da infanoj, pli da beno |
1979 | Pli da infanoj, pli da manoj |
2010 | Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino |
2040 | Por patrino ne ekzistas infano malbela |
2230 | Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo |