116 | Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas |
216 | Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas |
562 | Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon |
671 | Groŝon ŝtelis ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis financisto |
756 | Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon |
1084 | Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas |
1105 | Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas |
1389 | Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro |
1405 | Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos |
1426 | Malbone kaŝita ŝteliston incitas |
1439 | Malfermita kelo tentas al ŝtelo |
1512 | Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj |
1615 | Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto |
1690 | Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas |
1745 | Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj |
1750 | Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon |
1804 | Okazo faras ŝteliston |
1805 | Okazo kreas ŝteliston |
1825 | Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj |
1836 | Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon |
1867 | Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo |
1939 | Plena kaso ŝteliston altiras |
2043 | Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu |
2368 | Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo |
2389 | Ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto |
2390 | Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas |
2391 | Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile |
2392 | Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas |
2393 | Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas |
2394 | Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime |
2504 | Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon |
2502 | Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto |
2541 | Venos ŝtelisto al la juĝisto |