Proverboj: Vorto: ~Ad/

~Ad/
38Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas
150Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio
151Batadi la venton
152Bataladi kontraŭ la sorto
237Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun
290De kantado senpaga doloras la gorĝo
297De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento
371Donado de almozoj neniam malriĉigas
392Dum la manĝado venas apetito
446Elbatadi ies sojlon
448Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino
707Hakado de ligno donas lignerojn
755Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado
787Ju pli da babilado, des pli da pekado
863Kia regalato, tia regalado
849Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos
897Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas
1218Kuradi kiel venenita muso
1224Kurbadi kiel diablo en akvo benita
1229Kvina rado ĉe veturado
1248La felo tanadon ne valoras
1301Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon
1302Lernado sen fruktoj ne restas
1402Longa dormado ŝuldojn kreskigas
1407Ludi ventobatadon
1463Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado
1498Marĉandado aĉeti ne devigas
1562Montradi al si reciproke la dentojn
1737Nesciado de leĝo neniun pravigas
1916Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro
2127Putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo
2147Rezonado kaj filozofado panon ne donas
2169Ripetado estas plej bona lernado
2190Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero
2191Saltadi el unua al deka
2238Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero
2338Sonorado al li venas, sed de kieli ne komprenas
2453Trapafadi la aeron
2489Turnadi kiel serpento
2577Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino
vidu