92 | Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras |
244 | Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo |
310 | De peko kaj mizero estas plena la tero |
293 | Deko da pekoj, unu la puno |
403 | Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj |
555 | Fajron estingas akvo, pekon pardono |
736 | Homo senpeka neniam ekzistis |
787 | Ju pli da babilado, des pli da pekado |
814 | Kapo pekas, piedoj suferas |
1065 | Kiu ne pekis, kiu ne eraris? |
1078 | Kiu pekis, tiu pagas |
1187 | Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu |
1188 | Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu |
1213 | Kun la peko en mano |
1432 | Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko |
1453 | Malplena sako puŝas al peko |
1454 | Malplena sako tentas al peko |
1497 | Mano pekis, dorso pagas |
1720 | Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo |
1711 | Nenia peketo restas longe sekreto |
1878 | Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj |
1879 | Peke akirita ne estas profita |
1880 | Pekinto pentas, kolero silentas |
1881 | Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro |
1882 | Peko malnova perdas pekecon |
1883 | Pekon serĉi oni ne bezonas |
2042 | Por peko senkonscia puno nenia |
2113 | Propeka kapro |
2124 | Puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas |
2289 | Se peko trafas, eĉ bastono ekpafas |