La informoj en la suba tabelo estas pri la 5a eldono, krom tie kie estas aparte menciita iu(j) eldono(j). Specifaj informoj pri la diversaj eldonoj troviĝas en aparta paĝo.
Mallongigo | [zam] |
---|---|
Titolo | Proverbaro esperanta
[detaloj pri eldonoj] |
Aŭtoroj | L.L. Zamenhof
Camille Rogister (kompilinto; 3a, 4a, 5a eldonoj) |
Kategorioj | faklibroj > proverbaroj > fontoj |
Lingvo | esperanto |
Proverboj | 2635 |
Eldonloko | La Laguna (ES) |
Eldonejo | Stafeto |
Eldonjaro | 1990 (5a eldono)
1974 (4a eldono) 1961 (3a eldono) 1925 (2a eldono) 1910 (1a eldono) |
ISBN | 7-5052-0059-3 |
Paĝonombro | 187 paĝoj |
Mia libro | jes
(4a;
3a;
2a;
1a eldonoj)
dezirata (5a eldono) |
Kovriloj | aparta paĝo |
Bibliografio | - |
Inversa bibliografio | - |
Rogister ordigis ĉiujn proverbojn alfabete, kaj aldonis al la proverboj ankaŭ la numerojn de la temoj en la originala eldono de la Proverbaro esperanta. La temaj grup(et)oj havas ĉiuj sian numeron, kaj ofte unu temo-vorton. Kelkej havas neniun temo-vorton, kaj malmultaj havas du temo-vortojn, unu eĉ havas tri temo-vortojn. Sama proverbo povas aperi plurfoje en la Proverbaro esperanta, tial ili povas havi ankaŭ plurajn Zamenhof-numerojn (temo-numerojn).
Jouko Lindstedt
aperigis en sia retejo la plenan tekston
de la originala eldono el la jaro 1910.
Tiel mi povis aldoni al ĉiu proverbo el tiu ĉi libro ĉiujn
temo-numerojn el tiu eldono.