Proverbaro esperanta: Proverboj S

2177 [zam-719.02] Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato
2178 [zam-948.01] Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo
2179 [zam-71.06] Saĝa hundo post la vundo
2180 [zam-1129.01] Saĝa kapo duonvorton komprenas
2181 [zam-999.01] Saĝa scias, kion li dirasmalsaĝa diras, kion li scias
2182 [zam-883.05] Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon
2183 [zam-1210.02] Saĝo abunda, sed ne profunda
2184 [zam-156.01] Saĝo barbon ne atendas
2185 [zam-992.03] Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion
2186 [zam-833.01] Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas
2187 [zam-563.02] Sako malplena sin rekte ne tenas
2188 [zam-15.02]
[zam-795.02]
[zam-874.01]
Sako ne sonas, amiko ne konas
2189 [zam-159.01] Sakon kun truo vi neniam plenigos
2190 [zam-510.03] Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero
2191 [zam-510.02] Saltadi el unua al deka
2192 [zam-621.04] Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon
2193 [zam-1176.01] Sama gento, sama sento
2194 [zam-1044.01] Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj
2195 [zam-553.04] Sango bolas, juneco petolas
2196 [zam-307.05] Sango komuna reciproke sin altiras
2197 [zam-307.06] Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas
2198 [zam-521.03] Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta
2199 [zam-538.03] Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas
2200 [zam-651.03] Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas
2201 [zam-946.03] Sapumi la okulojn
2202 [zam-477.01] Sata malsatan ne povas kompreni
2203 [zam-184.01] Sata stomako ne lernas volonte
2204 [zam-314.03] Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis
2205 [zam-522.02] Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan
2206 [zam-1130.01] Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas
2207 [zam-1003.01] Scion akiru, sed ne ĉion eldiru
2208 [zam-455.05] Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti
2209 [zam-1039.02] Sciu funde, sed tenu profunde
2210 [zam-296.04] Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio
2211 [zam-109.01] Se amas Dio, prosperas ĉio
2212 [zam-790.04] Se amiko petas, li neniam ripetas
2213 [zam-46.05] Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas
2214 [zam-524.02] Se brulas nenio, fumo ne iras
2215 [zam-353.01] Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo
2216 [zam-981.03] Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos
2217 [zam-200.02] Se decidos la sorto, helpos nenia forto
2218 [zam-537.05] Se devigas neceso, faru kun kareso
2219 [zam-613.01] Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos
2220 [zam-114.03] Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos
2221 [zam-115.03] Se Dio ordonos, ŝton' lakton donos
2222 [zam-33.02] Se edzino ordonas, domo ordon ne konas
2223 [zam-525.08] Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo
2224 [zam-314.04] Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas
2225 [zam-390.04] Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu
2226 [zam-59.03] Se forestas la suno, sufiĉas la luno
2227 [zam-892.01] Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke
2228 [zam-981.02] Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas
2229 [zam-1040.04] Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus
2230 [zam-59.02] Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo
2231 [zam-437.01] Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu
2232 [zam-1040.06] Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!
2233 [zam-525.04] Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias
2234 [zam-1056.01] Se kalumnio pasas, ĝi ĉiam ion lasas
2235 [zam-1056.05] Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas
2237 [zam-670.03] Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas
2238 [zam-1040.05] Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero
2239 [zam-529.02] Se la gasto estas amata, lia servanto ne restas malsata
2240 [zam-529.01] Se la gasto meritas, lia hundo profitas
2241 [zam-1076.05] Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas
2243 [zam-225.06] Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas
2244 [zam-501.04] Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos
2245 [zam-566.01] Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas
2246 [zam-390.05] Se lupo ekpentis, ŝafo atentu
2247 [zam-107.03] Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas
2248 [zam-475.01] Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas
2249 [zam-1055.02] Se mi faru riverencon, mi elektas potencon
2250 [zam-992.02] Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon
2251 [zam-992.01] Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius
2252 [zam-1143.01] Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas
2258 [zam-1040.01] Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen
2260 [zam-1040.03] Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa
2262 [zam-1110.01] Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro
2263 [zam-708.01] Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto
2259 [zam-509.01] Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo
2261 [zam-1137.01] Se neniu plendas, neniu defendas
2284 [zam-1008.04] Se okulo ne atentas, dorso eksentas
2285 [zam-255.02]
[zam-744.01]
Se okulo ne vidas, koro ne avidas
2286 [zam-447.02] Se okulo ne vidis, pagas la poŝo
2287 [zam-528.02] Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston
2288 [zam-26.02] Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos
2289 [zam-554.01] Se peko trafas, bastono ekpafas
2295 [zam-885.07] Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas
2296 [zam-575.02] Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo
2297 [zam-213.05]
[zam-478.01]
Se stomako doloras, kapo laboras
2298 [zam-882.04] Se unu ne venis, dek ne atendas
2299 [zam-327.05] Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas
2300 [zam-607.02] Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron
2301 [zam-225.03]
[zam-288.01]
Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos
2302 [zam-1121.02] Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos
2303 [zam-1121.03] Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos
2304 [zam-793.03]
[zam-922.02]
Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu
2305 [zam-1075.01] Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon
2306 [zam-993.01] Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos
2307 [zam-809.03] Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon
2308 [zam-855.06] Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos
2309 [zam-565.03] Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj
2310 [zam-565.02] Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos
2311 [zam-771.01] Se vi volas filinon, flatu la patrinon
2312 [zam-944.01] Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn
2236 [zam-301.05] Seka panpeco, sed en libereco
2242 [zam-174.04]
[zam-294.03]
Selante ĉevalon, oni ĝin karesas
2253 [zam-211.01] Sen atendo, sen espero venis mizero
2264 [zam-524.01] Sen fajro ne brulas pajlo
2267 [zam-238.03] Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus
2271 [zam-20.04]
[zam-446.01]
Sen laboro ne venas oro
2274 [zam-327.01] Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo
2275 [zam-647.01] Sen mono en urbon ne iru
2276 [zam-660.03] Sen mono oni estas nulo, kun monosaĝulo
2277 [zam-1158.02] Sen ordo en afero ne ekzistas prospero
2280 [zam-239.02]
[zam-544.09]
Sen povo kolero estas ridinda afero
2281 [zam-65.01] Sen regalo ne estas balo
2282 [zam-1011.01] Sen rigardo, sen gardo
2283 [zam-664.03] Sen speso unua ne ekzistas la dua
2254 [zam-1047.01] Senĉesa guto ŝtonon traboras
2255 [zam-314.06] Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto
2257 [zam-1161.01] Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas
2256 [zam-1161.02] Senditon oni aŭskultas ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas
2265 [zam-117.02] Senfara plendo ne estas defendo
2266 [zam-70.03] Senfortuloj longe vivas
2268 [zam-447.05]
[zam-961.03]
Senkonscie vi agis, konscie vi pagos
2269 [zam-1099.01] Senlaboreco dormon alportas
2270 [zam-573.02] Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj
2272 [zam-773.01]
[zam-922.03]
Senlanigu, sed ne senfeligu
2273 [zam-581.01] Senlanigu, sed ne senhaŭtigu
2278 [zam-592.03] Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon
2279 [zam-581.03] Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon
2290 [zam-1031.01] Serĉi la tagon pasintan
2291 [zam-1056.02] Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam
2292 [zam-120.01] Servo al Dio vana ne restas
2293 [zam-1185.01] Servo ne petita ne estas merita
2294 [zam-11.02]
[zam-587.01]
Servo postulas reservon
2313 [zam-347.04] Sia estas kara pli ol la najbara
2314 [zam-765.01] Sia estas kara pli ol najbara
2315 [zam-285.05] Sian sorton neniu evitos
2316 [zam-534.02] Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton
2317 [zam-971.03] Sidi en amaso da embaraso
2318 [zam-503.01]
[zam-864.01]
Sidi en laboroj ĝis super la oreloj
2319 [zam-570.04] Sidi kiel muso sub balailo
2320 [zam-1025.01] Sidi kiel sur pingloj
2321 [zam-527.01] Sidi sur pingloj
2322 [zam-1232.01] Sidu lango malantaŭ la vango
2323 [zam-75.01] Sieĝi ies pordon
2324 [zam-570.01] Silente!
2325 [zam-1115.01] Silento estas konsento
2326 [zam-604.01] Silentu donante, parolu ricevante
2327 [zam-347.05] Simio al simio plaĉas pli ol ĉio
2333 [zam-1049.01] Sin turni al la poŝo
2328 [zam-64.01] Singardeman Dio gardas
2329 [zam-618.03] Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras
2331 [zam-52.02] Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas
2332 [zam-274.02] Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas
2330 [zam-172.01]
[zam-465.02]
[zam-774.01]
Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas
2334 [zam-215.05]
[zam-505.02]
Situacio sen eliro
2335 [zam-107.02] Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano
2336 [zam-505.05] Sola vojo libera al la fundo rivera
2337 [zam-110.02]
[zam-543.01]
Sonĝo teruras, sonĝo forkuras
2338 [zam-978.01] Sonorado al li venas, sed de kieli ne komprenas
2339 [zam-781.06] Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras
2340 [zam-194.01] Sorto donas favoron, sorto donas doloron
2341 [zam-220.06]
[zam-554.02]
Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas
2342 [zam-187.02] Sperta mano ne restas sen pano
2343 [zam-334.06] Sperto saĝon akrigas
2344 [zam-666.03]
[zam-965.01]
Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras
2345 [zam-659.01] Spesmilo vojon trabatas
2346 [zam-237.03] Spiko malplena plej alte sin tenas
2348 [zam-458.02] Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta
2347 [zam-1184.01] Sprita vorto tentas, nenion atentas
2349 [zam-834.03] Staras la morto jam en la korto
2351 [zam-541.01]
[zam-834.01]
Stari per unu piedo en la tombo
2352 [zam-487.01] Stari por iu kiel muro kaj turo
2350 [zam-829.01] Stariĝi obstine
2353 [zam-467.01] Staris, ekfaris
2354 [zam-476.01] Stomako malsata nur pri pano meditas
2355 [zam-180.01] Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo
2357 [zam-677.03] Streĉi la orelojn
2356 [zam-1060.01] Streĉiĝi el la haŭto
2358 [zam-1008.02] Streĉu la okulojn!
2359 [zam-602.01] Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu
2360 [zam-1190.03] Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro
2361 [zam-71.01] Suferinto pli valoras, ol lerninto
2362 [zam-225.05]
[zam-558.02]
Suferoj sufokas kaj homoj mokas
2363 [zam-511.05] Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj
2364 [zam-904.03] Superpintenur tuŝinte
2365 [zam-225.02]
[zam-670.01]
Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj
2366 [zam-233.03] Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas
2367 [zam-1058.03] Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko
2368 [zam-314.02] Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo
2369 [zam-181.02] Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro
2370 [zam-960.01] Sur leĝa bazo
2371 [zam-995.03] Sur lia nuko sidas pli ol peruko
2372 [zam-322.03] Surmeto rompas, komparo trompas
2373 [zam-315.02] Suspekto pruvon ne egalas