Proverboj: Vorto: Arb/o

Arb/o
62Altan arbon batas la fulmo
118Arbaro aŭdas, kampo vidas
119Arbo krakanta venton ne timas
279Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro
469El post la arbo li estas bravulo
477En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas
478En arbaro sidis kaj arbojn ne vidis
504En landoj transmaraj estas oraj arbaroj
605Fleksu arbon dum ĝia juneco
1108Kiu timas bestaron, ne iru arbaron
1159Konservas karbo la strukturon de l' arbo
1290Laŭ la frukto oni arbon ekkonas
1286Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro
1414Lupo sopiras, al arbaro sin tiras
1645Ne elvoku lupon el la arbaro
1652Ne falas frukto malproksime de l' arbo
1738Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron
1793Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron
1948Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro
2110Pro multo da arboj li arbaron ne vidas
2237Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas
2365Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj
vidu