Proverbaro esperanta: Proverboj K

806 [zam-514.01] Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota
807 [zam-45.04] Kalkuli muŝojn
808 [zam-1056.04] Kalumniante konstante, oni anĝelon nigrigas
809 [zam-464.02] Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio
811 [zam-803.02] Kapo kun herbo, sen guto da cerbo
812 [zam-250.02] Kapo majesta, sed cerbo modesta
813 [zam-1206.01] Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas
814 [zam-172.02] Kapo pekas, piedoj suferas
810 [zam-1190.04] Kapoj diferencas, kranioj egalas
815 [zam-374.04] Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino
816 [zam-740.01] Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj
817 [zam-210.03]
[zam-976.02]
Kaptu lin kiel forflugintan venton
818 [zam-368.02] Kapuĉo monaĥon ne faras
819 [zam-763.01] Kara estas dono en minuto de bezono
820 [zam-763.04] Kara estas ovo, kiam venas la Pasko
822 [zam-868.01] Karaktero olea
821 [zam-378.02] Karakteron al kanto donas la tono
823 [zam-232.03]
[zam-419.01]
Karesi al iu la barbon
824 [zam-420.02] Karesi kontraŭ la haroj
825 [zam-275.03] Kastel' en aeromalsato sur tero
826 [zam-329.03] Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos
827 [zam-537.01] Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon
828 [zam-291.01] Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata
829 [zam-850.04] Kelktempa ĉeso ne estas forgeso
830 [zam-29.07]
[zam-518.05]
[zam-926.03]
Kia ago, tia pago
831 [zam-29.02] Kia demando, tia respondo
832 [zam-873.01] Kia domaĝo!
833 [zam-48.03] Kia drapo, tia vesto
834 [zam-851.03] Kia estas la homo, tia estas lia nomo
835 [zam-851.04]
[zam-926.02]
Kia estas via laboro, tia estas via valoro
836 [zam-319.02] Kia fripono, tia bastono
837 [zam-980.01] Kia greno, tia pano
839 [zam-518.03] Kia la birdo, tia la kaĝo
840 [zam-518.04] Kia la homo, tia lia nomo
841 [zam-518.02] Kia la kapo, tia la ĉapo
842 [zam-518.01] Kia la poto, tia la kovrilo
843 [zam-29.06]
[zam-391.02]
[zam-926.04]
Kia la semo, tia la rikolto
857 [zam-303.02] Kia naskiĝis, tia grandiĝis
858 [zam-689.01] Kia naskinto, tiaj naskitoj
859 [zam-340.03] Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas
860 [zam-652.01] Kia pago, tia ago
861 [zam-48.02] Kia paroĥestro, tia paroĥo
862 [zam-689.04]
[zam-980.04]
Kia patrino, tia filino
863 [zam-528.01] Kia regalato, tia regalado
864 [zam-48.01] Kia reganto, tia servanto
865 [zam-29.01]
[zam-391.03]
Kia sono, tia resono
866 [zam-1044.02] Kia sufloro, tia aktoro
867 [zam-562.02] Kia vivo, tia morto
838 [zam-66.03] Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj
844 [zam-898.01] Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas
845 [zam-770.01] Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis
846 [zam-1179.01] Kiam forto ordonas, leĝo pardonas
847 [zam-1177.01] Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu
848 [zam-719.01] Kiam havo malaperis, saĝo aperis
849 [zam-719.07] Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos
850 [zam-300.01]
[zam-753.01]
Kiam kato promenas, la musoj festenas
851 [zam-1220.01] Kiam kreskas honoro, kreskas humoro
852 [zam-1134.01] Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas
853 [zam-698.03] Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas
854 [zam-770.02] Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo
855 [zam-897.01] Kiam sako mizeras, amo malaperas
856 [zam-1183.01] Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros
868 [zam-1044.05] Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras
869 [zam-407.01] Kie dento doloras, tien iras la lango
870 [zam-36.01]
[zam-900.03]
Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas
871 [zam-1078.01] Kie estas harmonio, estas beno de Dio
872 [zam-403.01] Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas
873 [zam-273.04] Kie estas pano, ne mankas panpecetoj
874 [zam-542.02] Kie estas sufero, estas ankaŭ espero
875 [zam-399.02]
[zam-830.01]
Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas
876 [zam-142.02] Kie jukas, tie ni gratas
877 [zam-401.01] Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu
884 [zam-410.01] Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas
885 [zam-214.05]
[zam-414.01]
Kie maldike, tie rompiĝas
886 [zam-358.05] Kie mi disponas, tie mi ordonas
887 [zam-404.01] Kie minaco, tie malpaco
889 [zam-566.05] Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble
892 [zam-209.04]
[zam-409.01]
Kie pano estas, tie musoj ne mankas
893 [zam-1078.05] Kie regas konkordo, regas ordo
894 [zam-411.01] Kie regas la forto, tie rajto silentas
895 [zam-33.01] Kie regas virino, malbona estas la fino
897 [zam-405.01] Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas
898 [zam-129.01]
[zam-412.01]
Kie timo, tie honto
878 [zam-55.05]
[zam-931.01]
Kiel akirite, tiel perdite
879 [zam-759.01] Kiel li meritis, tiel li profitis
880 [zam-354.04] Kiel oni sternas, tiel oni dormas
882 [zam-518.06] Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas
883 [zam-926.01] Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas
881 [zam-1103.01] Kiel oni, tiel ĉe ni
888 [zam-1058.02] Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas
890 [zam-689.03] Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras
891 [zam-215.04] Kien vi vin turnos, ĉie malbone
896 [zam-1187.02] Kies gasto mi estas, ties feston mi festas
899 [zam-982.02] Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas
901 [zam-1074.01] Kio al mi sonis, tion mi resonas
902 [zam-783.03] Kio al unu donas forton, al alia donas morton
900 [zam-1103.03] Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos
903 [zam-1093.01] Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas
904 [zam-141.01]
[zam-461.01]
Kio doloras, pri tio ni ploras
905 [zam-678.03] Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas
906 [zam-1094.01] Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas
907 [zam-827.05] Kio en la kapo, tio sur la lango
908 [zam-1108.01] Kio estas bona por vi, estas bona por mi
909 [zam-248.01] Kio estas farita, estas sankciita
910 [zam-1213.01] Kio estas lernita, ne estas perdita
911 [zam-1155.01] Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis
912 [zam-73.01] Kio fariĝis, jam ne refariĝos
913 [zam-818.01] Kio iras el koro, venas al koro
914 [zam-393.02] Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos
915 [zam-783.06] Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo
916 [zam-762.02] Kio kostas malmulte, kostas plej kare
923 [zam-1014.01] Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas
924 [zam-49.01]
[zam-350.01]
Kio mia, tio bona
925 [zam-233.02] Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas
927 [zam-762.01] Kio multe kostas, multe valoras
949 [zam-73.02]
[zam-501.02]
Kio pasis, ne revenos
950 [zam-501.03] Kio pasis, nin forlasis
951 [zam-485.01] Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas
952 [zam-1145.01] Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio
953 [zam-982.01] Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro
954 [zam-1015.01] Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos
955 [zam-966.02] Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite
917 [zam-1109.01] Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas
918 [zam-1062.01] Kiom ajn vi penos, nenio elvenos
919 [zam-262.03]
[zam-371.01]
Kiom da homoj, tiom da gustoj
920 [zam-469.02] Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj
921 [zam-245.02]
[zam-469.01]
Kiom da kapoj, tiom da opinioj
922 [zam-297.03] Kiom da koroj, tiom da voloj
926 [zam-825.01] Kiom la koro deziras
928 [zam-606.01] Kion Dio ne donis, perforte ne postulu
929 [zam-748.01] Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu
930 [zam-840.01] Kion fari?
931 [zam-235.04] Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas
932 [zam-425.02] Kion koro portas, vizaĝo raportas
933 [zam-827.04] Kion koro sentas, lango prezentas
934 [zam-966.03] Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas
935 [zam-308.03] Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras
936 [zam-255.01] Kion mi ne scias, tion mi ne envias
937 [zam-233.05] Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas
938 [zam-103.02] Kion mi povas, tion mi elŝovas
939 [zam-244.02]
[zam-1000.02]
Kion ni havas, por ni ne valoras; kiam ni ĝin perdis, ni ploras
940 [zam-902.04] Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas
941 [zam-299.05]
[zam-417.01]
Kion oni volas, tion oni povas
942 [zam-508.02] Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas
943 [zam-783.05] Kion rajtas leono, ne rajtas azeno
944 [zam-440.02] Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas
945 [zam-1168.02] Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras
946 [zam-1033.01] Kion vi ne perdis, tion ne serĉu
947 [zam-354.01] Kion vi pripenas, tio al vi venas
948 [zam-354.03] Kion vi semas, tion vi rikoltos
956 [zam-1228.03] Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso
957 [zam-1228.02] Kiso malsincera estas danĝera
958 [zam-1228.01] Kiso publika estas kiso malamika
959 [zam-1083.02] Kiu agas afable, vivas agrable
960 [zam-591.02] Kiu akceptas donacon, perdas la pacon
961 [zam-924.03] Kiu akvon evitas, droni ne timas
962 [zam-571.05] Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon
963 [zam-571.04] Kiu amas honoron, amu laboron
964 [zam-406.05] Kiu amas la liton, ne akiros profiton
965 [zam-1022.01] Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi
966 [zam-1043.03] Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan
967 [zam-1188.02] Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas
968 [zam-885.03] Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan
969 [zam-69.01] Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem
970 [zam-74.01] Kiu bati deziras, trovas bastonon
971 [zam-163.02] Kiu bojas, ne mordas
972 [zam-699.01] Kiu bone agas, timi ne bezonas
973 [zam-702.02] Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu
974 [zam-659.02] Kiu bone ŝmiras, bone veturas
975 [zam-693.01] Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano
976 [zam-628.01] Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun
977 [zam-761.01] Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas
978 [zam-578.03] Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere
979 [zam-29.03]
[zam-451.01]
Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas
980 [zam-168.03]
[zam-272.02]
Kiu demandas, tiu ne eraras
981 [zam-537.03] Kiu devas, tiu elekti ne povas
982 [zam-213.04]
[zam-290.01]
Kiu devas, tiu povas
983 [zam-1163.01] Kiu diras la veron, havas suferon
984 [zam-16.01] Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon
985 [zam-587.04] Kiu donacon prenas, tiu sin katenas
986 [zam-763.02] Kiu donas rapide, donas duoble
987 [zam-1157.01] Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon
988 [zam-729.03] Kiu dormas longe, vivas mallonge
989 [zam-893.01] Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas
990 [zam-374.02] Kiu elektas tro multe, ricevas nenion
991 [zam-246.03]
[zam-571.03]
Kiu entreprenis, tiu sin tenu
992 [zam-342.04] Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu
993 [zam-517.02] Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas
994 [zam-782.01] Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson
995 [zam-686.03] Kiu frapas, al tiu oni malfermas
996 [zam-10.02] Kiu fremdan avidas, propran forperdas
997 [zam-969.04] Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas
998 [zam-382.01] Kiu garantias, trankvilon ne scias
999 [zam-1098.02] Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte
1000 [zam-63.04] Kiu groŝon ne honoras, duongroŝon ne valoras
1001 [zam-63.02]
[zam-768.02]
Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas
1002 [zam-273.05] Kiu havas abelojn, havas mielon
1003 [zam-633.02] Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon
1004 [zam-517.03] Kiu havas forton, havas rajton
1005 [zam-411.02] Kiu havas la forton, havas la rajton
1006 [zam-782.03] Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon
1007 [zam-15.05]
[zam-647.03]
Kiu havas nenion, estas nenio
1008 [zam-15.03]
[zam-713.01]
Kiu havas oron, havas honoron
1009 [zam-129.02] Kiu hontas nenion, ne timas Dion
1010 [zam-529.03] Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas
1011 [zam-1213.02] Kiu iras sperte, iras certe
1012 [zam-585.01]
[zam-1180.01]
Kiu iras trankvile, iras facile
1013 [zam-882.03] Kiu jam havas, tiu pravas
1014 [zam-1053.01] Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas
1015 [zam-260.04] Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu
1016 [zam-464.01] Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos
1017 [zam-628.03] Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte
1018 [zam-171.03] Kiu koleras, tiu ne prosperas
1019 [zam-566.02] Kiu koleras, tiu perdas
1020 [zam-1200.02] Kiu komencas juĝon, iras sub jugon
1021 [zam-1171.01] Kiu komencas tro frue, finas malfrue
1022 [zam-246.04] Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro
1023 [zam-875.02] Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas
1024 [zam-702.04] Kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas
1025 [zam-252.04] Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe
1026 [zam-512.03] Kiu kuraĝe aliras, facile akiras
1027 [zam-1078.09] Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi
1028 [zam-406.03] Kiu laboras kaj deziras, tiu akiraskiu mem ne penas, nenio al li venas
1029 [zam-1099.03] Kiu laboron evitas, bonon ne vidas
1030 [zam-455.08] Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas
1031 [zam-490.06] Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero
1032 [zam-246.01]
[zam-571.01]
Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi
1033 [zam-1020.06] Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas
1034 [zam-565.01] Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn
1035 [zam-284.05] Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos
1036 [zam-748.02] Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras
1037 [zam-664.02] Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas
1038 [zam-1187.01] Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas
1039 [zam-1216.01] Kiu mem sin adoras, nenion valoras
1040 [zam-1216.03] Kiu mem sin gloras, malbone odoras
1041 [zam-1216.02] Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas
1042 [zam-1090.01] Kiu mensogas kutime, mensogas sentime
1043 [zam-1088.01] Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto
1044 [zam-1173.02] Kiu metion disponas, mizeron ne konas
1045 [zam-544.10] Kiu minacas, tiu avertas
1046 [zam-219.02] Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas
1047 [zam-448.02] Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas
1048 [zam-1116.01] Kiu multe babilas, al si mem malutilas
1049 [zam-151.02] Kiu multe babilas, pensas malmulte
1050 [zam-544.01] Kiu multe minacas, ne estas danĝera
1051 [zam-455.01] Kiu multe parolas, malamikon konsolas
1052 [zam-544.02] Kiu multe parolas, ne multe faras
1053 [zam-396.02] Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas
1054 [zam-226.01] Kiu multon deziras, nenion akiras
1055 [zam-303.01] Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo
1056 [zam-99.01]
[zam-525.05]
Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas
1057 [zam-1040.02] Kiu ne atentas la "se", tiu sentas la "ve"
1058 [zam-26.03] Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo
1059 [zam-390.02] Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras
1060 [zam-165.01] Kiu ne krimas, tiu ne timas
1061 [zam-1087.01] Kiu ne mensogas, tiu ne vendas
1065 [zam-552.03] Kiu ne pekis, kiu ne eraris?
1066 [zam-686.02] Kiu ne petas, tiu ne ricevas
1067 [zam-3.01] Kiu ne riskas, tiu ne gajnas
1068 [zam-512.02] Kiu ne riskas, tiu ne havas
1062 [zam-158.03] Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras
1063 [zam-323.03] Kiu neniun savis, malamikojn ne havas
1064 [zam-698.02] Kiu neniun savis, malamikon ne havas
1076 [zam-566.04] Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas
1077 [zam-273.07]
[zam-398.02]
[zam-816.03]
Kiu panon donas, malsaton ne konas
1078 [zam-863.01] Kiu pekis, tiu pagas
1079 [zam-471.01] Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon
1080 [zam-535.03] Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas
1081 [zam-535.02] Kiu pli frue venas, pli frue muelas
1082 [zam-343.05] Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras
1083 [zam-706.01] Kiu povas antaŭvidi!
1084 [zam-311.03] Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas
1085 [zam-1202.01] Kiu promesojn faras, tiu ne avaras
1086 [zam-1210.01] Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas
1087 [zam-10.03] Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas
1088 [zam-29.05] Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj
1089 [zam-314.05] Kiu resonis, tiu sin donis
1090 [zam-107.01] Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas
1091 [zam-427.03] Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon
1092 [zam-1153.01] Kiu ripetas abunde, lernas plej funde
1093 [zam-1053.02] Kiu rompis la glason, ordigu la kason
1094 [zam-260.02] Kiu rompis, tiu pagu
1095 [zam-812.02] Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas
1096 [zam-29.04]
[zam-391.01]
Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron
1097 [zam-500.03] Kiu sentasploras, kiu vidasnur ridas
1098 [zam-885.02] Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon
1099 [zam-343.04] Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas
1100 [zam-678.02] Kiu sian langon katenas, Dio lin benas
1101 [zam-246.02]
[zam-571.02]
Kiu sin enjungis, devas tiri
1102 [zam-64.02]
[zam-272.03]
Kiu sin gardas, tiu sin savas
1103 [zam-664.01] Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas
1104 [zam-239.01] Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas
1105 [zam-311.01] Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas
1106 [zam-734.02] Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas
1107 [zam-1099.05] Kiu ŝvitas, tiu profitas
1108 [zam-161.01]
[zam-281.01]
Kiu timas bestaron, ne iru arbaron
1109 [zam-1188.01] Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas
1111 [zam-885.05] Kiu tro alte svingas, nenion atingas
1110 [zam-427.02]
[zam-444.01]
Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas
1112 [zam-1135.01] Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas
1113 [zam-226.03] Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas
1114 [zam-628.02]
[zam-885.01]
Kiu tro multe deziras, nenion akiras
1115 [zam-585.05] Kiu tro pelas, nur malakcelas
1116 [zam-1149.02] Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas
1117 [zam-1099.02] Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas
1118 [zam-314.01] Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas
1119 [zam-535.01] Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue
1120 [zam-882.07] Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo
1121 [zam-882.02] Kiu venis unue, muelas pli frue
1122 [zam-916.01] Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo
1123 [zam-924.01] Kiu vivas trankvile, vivas facile
1124 [zam-334.03]
[zam-929.01]
Kiu vivos, tiu vidos
1125 [zam-1211.01] Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas
1126 [zam-329.02] Kiu volas mensogi, devas bone memori
1127 [zam-406.06] Kiu volas panon, ne dorlotu la manon
1069 [zam-930.01] Kiun favoras la sorto, por tiu koko estas ovoporta
1070 [zam-930.02] Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas
1071 [zam-236.04] Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas
1072 [zam-28.02] Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos
1073 [zam-497.01] Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas
1074 [zam-126.01] Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas
1075 [zam-340.04] Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas
1128 [zam-343.08] Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro
1129 [zam-876.02] Klopodi sen limo per korpo kaj animo
1130 [zam-648.03] Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone
1131 [zam-1044.04] Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto
1132 [zam-225.01]
[zam-670.02]
Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas
1133 [zam-544.11] Koko krias fiere, sed ne danĝere
1134 [zam-986.01] Kolera kiel cento da diabloj
1135 [zam-986.02] Kolera kiel rabia hundo
1136 [zam-544.15] Kolero montras malsaĝulon
1137 [zam-171.01] Kolero pravecon ne donas
1138 [zam-1044.03] Komenca inklino daŭras ĝis la fino
1139 [zam-4.01] Komenci de Adamo
1142 [zam-421.02] Komenci per Dio kaj fini per diablo
1143 [zam-421.01] Komenci per flato kaj fini per bato
1140 [zam-214.04] Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj
1141 [zam-1200.01] Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso
1144 [zam-23.01] Komenco Aprilatrompo facila
1145 [zam-6.01] Komenco bonalaboro duona
1146 [zam-1071.01] Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas
1147 [zam-783.04] Komparo ne estas pruvo
1148 [zam-809.01] Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko
1149 [zam-988.01] Konateco ne estas hereda
1150 [zam-947.02] Konduki la dancojn
1151 [zam-718.01]
[zam-818.02]
Konfido naskas konfidon
1152 [zam-234.01] Konfidu, sed vidu
1153 [zam-257.01]
[zam-991.01]
Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago
1154 [zam-851.02] Koniĝas majstro laŭ sia verko
1155 [zam-1078.06] Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas
1156 [zam-924.04] Konscienco senmakula estas kuseno plej mola
1157 [zam-1193.01] Konscienco trankvila estas bona dormilo
1158 [zam-423.02]
[zam-1078.04]
Konsento konstruas, malpaco detruas
1159 [zam-303.10] Konservas karbo la strukturon de l' arbo
1160 [zam-835.02] Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas
1161 [zam-215.07] Konsilu kiu povas
1162 [zam-216.02] Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola
1163 [zam-275.01] Konstrui kastelojn en aero
1164 [zam-275.02] Konstrui kastelon sur glacio
1165 [zam-914.02] Konsumi sian antaŭan grason
1166 [zam-915.02] Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo
1167 [zam-1078.07] Kontenteco estas pli bona ol riĉeco
1168 [zam-343.02] Kontentigi ĉiujn anĝelo ne povas
1169 [zam-291.02] Kontentigi la katon kaj kune la raton
1170 [zam-717.02]
[zam-748.03]
Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa
1171 [zam-118.01] Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo
1172 [zam-1196.02] Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo
1173 [zam-1057.02] Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo
1174 [zam-1196.01] Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo
1175 [zam-498.01] Kontraŭ doloro helpas bona humoro
1176 [zam-73.03] Kontraŭ faro farita ne helpas medito
1177 [zam-1179.02] Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana
1178 [zam-134.01] Kontraŭ homo fiera Dio estas severa
1179 [zam-1056.03] Kontraŭ kalumnio helpas nenio
1180 [zam-1056.06] Kontraŭ kalumnio ne povas batali Dio
1181 [zam-280.02] Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo
1183 [zam-1007.01] Kontraŭ malfeliĉo ne defendas riĉo
1182 [zam-220.02] Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas
1184 [zam-511.03] Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo
1185 [zam-1136.01] Kontraŭ neesto ne helpas protesto
1186 [zam-481.03] Kontraŭ nehavo juĝo silentas
1187 [zam-169.01]
[zam-561.01]
Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu
1188 [zam-561.02] Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu
1190 [zam-624.02] Kontraŭ tuta kohorto Herkulo estas malforta
1191 [zam-404.05] Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono
1192 [zam-133.01] Kontraŭ volo de Dio helpos nenio
1189 [zam-829.02] Kontraŭstari per ĉiuj fortoj
1193 [zam-1002.01] Konu nin, ŝatu nin!
1194 [zam-71.05]
[zam-306.01]
Korniko vundita propran voston timas
1195 [zam-141.03] Koro pleniĝaslango moviĝas
1196 [zam-141.02] Koro tro plenabuŝo parolas
1197 [zam-302.01]
[zam-307.02]
Korvo al korvo okulon ne pikas
1198 [zam-823.02] Kovri la buŝon de sia konscienco
1199 [zam-153.03]
[zam-237.02]
Kresko mamuta, sed saĝo liliputa
1200 [zam-847.03] Krevis la vazo antaŭ la nazo
1201 [zam-506.01] Krii el la tuta gorĝo
1202 [zam-252.03]
[zam-781.03]
Kritiki estas facile, fari malfacile
1203 [zam-290.05] Kriu raŭke, sed kanti ne ĉesu
1204 [zam-904.02] Kudri per fluganta kudrilo
1205 [zam-816.01] Kuiriston vaporo satigas
1206 [zam-1019.03] Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras
1207 [zam-114.02] Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien
1208 [zam-1122.03] Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola
1210 [zam-66.01]
[zam-787.01]
Kun kiu vi festas, tia vi estas
1211 [zam-66.04] Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas
1212 [zam-390.01] Kun konfido neniam rapidu
1213 [zam-526.02] Kun la peko en mano
1214 [zam-757.02] Kun sia tuta domo kaj havo
1215 [zam-757.01] Kun sia tuta posedo kaj heredo
1216 [zam-234.04]
[zam-794.01]
Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu
1217 [zam-327.03] Kun vero severa komercaĵo forvelkos
1209 [zam-863.02] Kune kaptite, kune punite
1218 [zam-76.04] Kuradi kiel venenita muso
1219 [zam-418.01] Kuraĝa homo en sia domo
1220 [zam-511.06] Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno
1221 [zam-1077.04] Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras
1222 [zam-512.01] Kuraĝo ĉion atingas
1223 [zam-651.04]
[zam-675.01]
[zam-776.01]
Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas
1224 [zam-76.05] Kurbadi kiel diablo en akvo benita
1225 [zam-508.05] Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko
1226 [zam-160.02] Kuri de sia propra korpo
1227 [zam-1166.01] Kutimo estas dua naturo
1228 [zam-1093.02] Kvalito bona ne bezonas admonon
1229 [zam-1170.01] Kvina rado ĉe veturado
1230 [zam-11.03] Kvitiĝas servo per reservo