Proverbaro esperanta: [zam-751] Hejmo

Temo: Hejmo [H] (ĉiuj "Hejmo")

226 [zam-751.01] Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme
179 [zam-751.02] Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo
178 [zam-751.03] Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu
721 [zam-751.04] Hejma dometo estas kiel patrineto
16 [zam-751.05] Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto
1521 [zam-751.06] Mia loĝejo estas mia reĝejo
517 [zam-751.07] En propra angulo ĉiu estas fortulo