401 | Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo |
402 | Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan |
403 | Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj |
404 | Eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas |
405 | Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas |
406 | Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko |
407 | Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo |
408 | Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo |
409 | Eĉ malsaĝulon sperto instruos |
410 | Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras |
411 | Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas |
412 | Eĉ najtingalo ne estas sen galo |
413 | Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos |
414 | Eĉ pinglo povas koron trapiki |
415 | Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj |
416 | Eĉ plej granda malbono al bono kondukas |
417 | Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan |
418 | Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas |
419 | Eĉ por plej terura tago venas vespero |
420 | Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto |
421 | Eĉ signo ne restis, kie urbo estis |
422 | Eĉ sur la suno troviĝas makuloj |
423 | Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos |
424 | Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas |
425 | Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata |
426 | Edzigu filon, kiam vi volas edzinigu filinon, kiam vi povas |
427 | Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro |
428 | Edziĝo najbara garantias de eraro |
429 | Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta |
430 | Edziĝo tro momenta estas longapenta |
431 | Edzin' admirata edzo malsata |
432 | Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo |
433 | Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas |
434 | Edzo kaj edzino ĉiela difino |
435 | Edzo kaj edzino estas nur unu |
436 | Eksalte senhalte |
437 | Eksplodema kiel pulvo |
438 | Eksplodis kiel pulvo |
439 | Ekstere honoro, interne doloro |
440 | Ekster via ofico estas ekster via vico |
441 | Ekzameni ne devigas preni |
442 | Ekzemplo proponas, sed ne ordonas |
443 | Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu |
444 | Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu |
445 | El aero al tero |
446 | Elbatadi ies sojlon |
447 | El du malbonoj pli malgrandan elektu |
448 | Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino |
449 | Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno |
450 | El flamo sin eltiris, en fajron eniris |
451 | El fremda ledo oni tranĉas larĝe |
452 | El fremda poŝo oni pagas facile |
453 | Eliri sen frakaso el granda embaraso |
454 | El kanto oni vortojn ne elĵetas |
455 | El klara ĉielo tondro ekbatis |
456 | El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras |
457 | El la faraĉo fariĝis kaĉo |
458 | El la mizero oni devas fari virton |
459 | El la neceseco oni devas fari virton |
460 | El la poŝo al la buŝo |
461 | El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon |
462 | El lia mano ĉiu monero elglitas |
463 | El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj |
464 | El malplena telero vane ĉerpas kulero |
465 | Elmeti la okulon kaj vidi nulon |
466 | Elmetu mielon, muŝoj alflugos |
467 | El multaj milonoj fariĝas milionoj |
468 | Elpeli iun el la mondo de la vivuloj |
469 | El post la arbo li estas bravulo |
470 | El sama tero devenas, saman sukon entenas |
471 | Eltrinki per unu tiro |
472 | Elverŝi sur iun sian koleron |
473 | Eminenta ŝuldanto, malbona paganto |
474 | En abelujon ne blovu |
475 | En akvo malklara oni fiŝkaptas facile |
476 | En amaso eĉ morto estas pli gaja |
477 | En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas |
478 | En arbaro sidis kaj arbojn ne vidis |
479 | Enbati al si en la kapon |
480 | Enbatiĝi |
481 | En bona horo! |
482 | En bona ordo tra la pordo! |
483 | En buŝo Biblio, en koro malpio |
484 | En ĉeesto amata, en forest' insultata |
485 | En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo |
486 | En ĉiu angulo alia postulo |
487 | En ĉiu brusto estas sia gusto |
488 | En ĉiu kranio estas sia opinio |
489 | En ĉiu kranio regas aparta opinio |
490 | En ĉiu malbono estas iom da bono |
491 | En ĉiu objekto troviĝas difekto |
492 | En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo |
493 | En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu |
494 | En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu |
495 | En fremdan vazon ne ŝovu la nazon |
496 | En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas |
497 | En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon |
498 | En infano vidiĝas, kia homo fariĝos |
499 | En infero loĝante, kun diabloj ne disputu |
500 | En juneco logas, en maljuneco tedas |