1 | Abelujon ne incitu, amason ne spitu |
2 | Afabla vorto pli atingas ol forto |
3 | Agrabla estas gasto, se ne longe li restas |
4 | Aĝo maljuna ne estas oportuna |
5 | Aĝo tro matura ne estas plezura |
6 | Akiro kaj perdo rajdas duope |
7 | Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras |
8 | Akvo kaj pano servas al sano |
9 | Akvo kura akvo pura |
10 | Akvon senmovan kovras putraĵo |
11 | Akvo silenta subfosas la bordon |
12 | Akvo trankvila estas akvo danĝera |
13 | Al amiko nova ne fidu sen provo |
14 | Al bona ĉasisto iras mem la besto |
15 | Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras |
16 | Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto |
17 | Al ĉiu frato lian parton |
18 | Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas |
19 | Al ĉiu sanktulo apartan kandelon |
20 | Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara |
21 | Al ĉiu sinjoro estu lia honoro |
22 | Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu |
23 | Al Dio servu, diablon rezervu |
24 | Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas |
25 | Al farun' malbonspeca ne helpos la spico |
26 | Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn |
27 | Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos |
28 | Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu |
29 | Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj |
30 | Al hundo bastono al hom' leciono |
31 | Aliaj domoj, aliaj homoj |
32 | Aliajn gvidas kaj mem ne vidas |
33 | Aliaj tempoj, aliaj moroj |
34 | Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu |
35 | Alia tempo, aliaj moroj |
36 | Alia urbo, alia moro |
37 | Aliloka ĉielo estas sama ĉielo |
38 | Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas |
39 | Al kokino la ovo lecionojn ne donu |
40 | Al koro penetro per okula fenestro |
41 | Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso |
42 | Al la afero! |
43 | Al la buŝo de "oni" neniu povas ordoni |
44 | Al la fiŝo ne instruu naĝarton |
45 | Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro |
46 | Al la papero ne mankas tolero |
47 | Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo |
48 | Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas |
49 | Al malriĉulo infanoj ne mankas |
50 | Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo |
51 | Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono |
52 | Al mono kaj forto humiliĝas la sorto |
53 | Almozoj ne malriĉigas |
54 | Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena |
55 | Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas |
56 | Al porko Dio kornojn ne donas |
57 | Al posedanto de metio mankas nenio |
58 | Alpremi iun al muro |
59 | Al promeso oni ne kredas kredu, kiu posedas |
60 | Al protekto kaj forto helpas la sorto |
61 | Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo |
62 | Altan arbon batas la fulmo |
63 | Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas |
64 | Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas |
65 | Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo |
66 | Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas |
67 | Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas |
68 | Amaso da mono kaj titolo de barono |
69 | Ambaŭ floroj de samaj valoroj |
70 | Ameno diablon ne forpelas |
71 | Amikeco aparte, afero aparte |
72 | Amikeco aparte, ofico aparte |
73 | Amiko de amiko estas ankaŭ amiko |
74 | Amiko en ĝojo kaj malĝojo |
75 | Amiko en ĝojo kaj ploro |
76 | Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara |
77 | Amiko estas kara, sed vero pli kara |
78 | Amiko fidela estas trezoro plej bela |
79 | Amiko intimulo |
80 | Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu |
81 | Amikon montras malfeliĉo |
82 | Amikon ŝatu, malamikon ne batu |
83 | Amo estas forta, sed mono pli forta |
84 | Amo faras ion, mono ĉion |
85 | Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj |
86 | Amo kaj puno loĝas komune |
87 | Amo pli kora, disiĝo pli dolora |
88 | Amo supermezura ne estas plezura |
89 | Amu Antonon, sed gardu vian monon |
90 | Amu domon novan kaj amikon malnovan |
91 | Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore |
92 | Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras |
93 | Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo |
94 | Ankaŭ al ni la suno eklumos |
95 | Ankaŭ diablo tondron suferos |
96 | Ankaŭ la lupon atingos la sorto |
97 | Ankaŭ por diablo tondro ekzistas |
98 | Ankoraŭ Dio ne dormas |
99 | Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko |
100 | Ankoraŭ la gajno ne estas en la mano |