1401 | Loĝi en la fino de la mondo |
1402 | Longa dormado ŝuldojn kreskigas |
1403 | Longa konsidero savas de sufero |
1404 | Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas |
1405 | Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos |
1406 | Ludi kun iu ludon de pugnoj |
1407 | Ludi ventobatadon |
1408 | Ludo aparte, kaj afero aparte |
1409 | Luksa la vesto, sed malplena la poŝo |
1410 | Lumo fariĝos, kulpulo troviĝos |
1411 | Lupo dormanta ŝafon ne kaptas |
1412 | Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas |
1413 | Lupo lupon ne manĝas |
1414 | Lupo sopiras, al arbaro sin tiras |
1415 | Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn |
1416 | Maĉi kaj remaĉi |
1417 | Magia rondo |
1418 | Malamanto de faro estas amanto de kalendaro |
1419 | Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila |
1420 | Malantaŭe mizero, antaŭe malespero |
1421 | Malaperis kiel ŝtono en maron |
1422 | Malaperis kiel vaporo |
1423 | Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto |
1424 | Malbona herbo froston ne timas |
1425 | Malbona virino diablon superas |
1426 | Malbone kaŝita ŝteliston incitas |
1427 | Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas |
1428 | Malbonulon diablo ne prenas |
1429 | Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango |
1430 | Malfeliĉo inviton ne atendas |
1431 | Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj |
1432 | Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko |
1433 | Malfeliĉo komuna estas malpli premanta |
1434 | Malfeliĉo malofte venas sole |
1435 | Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston ĝi tuj venas |
1436 | Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas |
1437 | Malfeliĉo venas rajde, foriras piede |
1438 | Malfeliĉo venas sen alvoko |
1439 | Malfermita kelo tentas al ŝtelo |
1440 | Malgranda aspekte, sed granda intelekte |
1441 | Malgranda birdeto, sed akra ungeto |
1442 | Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo |
1443 | Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj doloron |
1444 | Malgranda pezo, sed granda prezo |
1445 | Malhumileco estas kara plezuro |
1446 | Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj |
1447 | Malkovri antaŭ iu sian koron |
1448 | Malnova afero en nova livero |
1449 | Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo |
1450 | Malpaculo |
1451 | Malpaculon ĉiu batas |
1452 | Malplaĉas nenio, se taksas pasio |
1453 | Malplena sako puŝas al peko |
1454 | Malplena sako tentas al peko |
1455 | Malpli da havo, malpli da zorgoj |
1456 | Malpli da posedo, malpli da tedo |
1457 | Malpli esperu, pli konsideru |
1458 | Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas |
1459 | Malpurulo |
1460 | Malriĉa kiel muso preĝeja |
1461 | Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo |
1462 | Malriĉeco ne estas malvirto |
1463 | Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado |
1464 | Malriĉulo parencojn ne havas |
1465 | Malriĉulo rabiston ne timas |
1466 | Malsaĝa kiel ŝtipo |
1467 | Malsaĝo estas najbaro de mizero |
1468 | Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas |
1469 | Malsaĝulo de ĉiuj flankoj |
1470 | Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon |
1471 | Malsaĝulo en foiro estas bona akiro |
1472 | Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem' |
1473 | Malsaĝulo kaj infano parolas la veron |
1474 | Malsaĝulo kiel tamburo kiu pasas, lin batas |
1475 | Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas |
1476 | Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas |
1477 | Malsaĝulon favoras feliĉo |
1478 | Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo |
1479 | Malsaĝulo ofte estas profeto |
1480 | Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos |
1481 | Malsaĝulo venas, komercisto festenas |
1482 | Malsanan demandu, al sana donu |
1483 | Malsano venas rapide, foriras rigide |
1484 | Malsata stomako orelon ne havas |
1485 | Malsato donas spriton |
1486 | Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas |
1487 | Malsato ne estas frato |
1488 | Malsato plej bone gustigas la manĝon |
1489 | Malsatulon la fabloj ne nutros |
1490 | Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam |
1491 | Mankas klapo en lia kapo |
1492 | Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon |
1493 | Manko de oro ne estas malhonoro |
1494 | Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra |
1495 | Mano manon lavas |
1496 | Manon malkvietan ĉiu muro atakas |
1497 | Mano pekis, dorso pagas |
1498 | Marĉandado aĉeti ne devigas |
1499 | Marĉando aĉeti ne devigas |
1500 | Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas |