Proverboj alfabete: N

1585Naivuloj jam ne ekzistas
1586Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas
1587Naskiĝas fianĉino por sia fianĉo
1588Naskiĝu, edziĝu kaj mortuĉiam monon alportu
1589Nazo supren, vento antaŭen
1590Ne atendis, ne esperismalfeliĉo aperis
1591Ne atendita, ne esperita ofte venas subite
1592Ne atingos krio ĝis la trono de Dio
1593Ne aŭskultinte, ne kondamnu
1594Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero
1595Ne batas bastono sen persono
1596Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan
1597Ne bela estas amata, sed amata estas bela
1598Ne bela estas kara, sed kara estas bela
1599Ne beligas loko homon, sed homo la lokon
1600Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj
1605Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero
1606Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto
1607Ne ĉiam estas sankta Johano
1608Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo
1609Ne ĉio batas, kio tondras
1610Ne ĉio brilanta estas diamanto
1611Ne ĉio griza estas lupo
1613Ne ĉio utilas, kio brilas
1612Ne ĉion oni devas severe ekzameni
1614Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto
1615Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto
1616Ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas
1617Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo
1618Ne ĉiu havas egalan feliĉon
1619Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta
1621Ne ĉiu papereto estas banka bileto
1622Ne ĉiu raporto estas vera vorto
1620Ne ĉiuj havas egalan feliĉon
1623Ne defendas oro kontraŭ doloro
1624Ne demandu scienculon, demandu spertulon
1625Ne diru "hop" antaŭ la salto
1626Ne doloras frapo sur fremda kapo
1627Ne donu kaj ne boju
1628Ne ekpepi!
1629Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco
1630Ne ekzistas forto kontraŭ la morto
1631Ne ekzistas fumo sen brulo
1632Ne ekzistas fumo sen fajro
1633Ne ekzistas honoro sen laboro
1634Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj
1635Ne ekzistas kareso sen intereso
1636Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono
1637Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo
1638Ne ekzistas ofico sen benefico
1639Ne ekzistas regulo sen escepto
1640Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino
1641Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo
1642Ne el ĉiu ligno oni faras violonon
1643Ne el unu forno li manĝis jam panon
1644Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran
1645Ne elvoku lupon el la arbaro
1646Ne en ĉiu afero estu severa
1647Ne en unu tago elkreskis Kartago
1648Ne esperite, ne sonĝite
1649Ne estas piediranto kolego al rajdanto
1650Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas
1652Ne falas frukto malproksime de l' arbo
1653Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante
1654Ne faru kalkulon sen la mastro
1655Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon
1656Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon
1657Ne fidu heredon, fidu posedon
1659Ne gutas mielo el la ĉielo
1661Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas
1662Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono
1663Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro
1664Ne helpas ploro al doloro
1665Ne helpas spegulo al malbelulo
1666Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro
1667Ne insultu mizeran, ne moku malliberan
1668Ne iras hakilo al kolo humila
1669Ne iru al fremda anaro kun via regularo
1670Ne iru fadeno antaŭ kudrilo
1671Ne iru okuloj super la frunton
1672Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto
1673Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero
1676Ne kaptitane punita
1677Ne karesu per mano, sed karesu per pano
1678Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango
1683Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron
1684Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos
1685Ne kotas besto en sia nesto
1689Ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos
1690Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas
1691Ne kredu al orelo, kredu al okulo
1692Ne kredu al parolo sen propra kontrolo
1694Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito
1695Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano
1696Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj
1697Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero
1699Ne longe sinjora daŭras favoro
1700Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto
1701Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj
1702Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo
1703Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via
1704Ne moku riveron, ne atinginte la teron
1705Ne movi la buŝon!
1706Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon
1707Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa
1720Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo
1721Ne pelu tiun, kiu mem forkuras
1722Ne pentru diablon sur la muro
1723Ne por lupo estas supo
1724Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo
1725Ne prediku knabino al via patrino
1726Ne prenis pastro la dononrekaŝu sako la monon
1727Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ
1728Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj
1729Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron
1730Ne rapidu insulti, volu aŭskulti
1731Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido
1732Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj
1733Ne rapidu, trankvile decidu
1734Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio
1735Ne sama la vento blovas konstante
1736Ne sanktuloj potojn faras
1738Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron
1739Ne servas larmo anstataŭ armo
1740Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco
1741Ne sufiĉas ploro al kreditoro
1742Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon
1743Ne ŝovu nazon en fremdan vazon
1744Ne ŝpari monon nek penon
1745Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj
1746Ne taŭgas du ursoj por unu nesto
1747Ne taŭgas la vero por komerca afero
1748Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan
1749Ne timu tranĉilon, timu babilon
1750Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon
1751Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis
1752Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis
1753Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras
1754Ne valoras bofilo, kiam mortis filino
1755Ne valoras la akiro la penon de l' deziro
1756Ne valoras la faro la koston de l' preparo
1757Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas
1758Ne venas honoro sen laboro
1759Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas
1760Ne venas rato mem al kato
1761Ne venos rato mem al kato
1762Ne venos rato mem al la kato
1763Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas
1765Ne voku diablon, ĉar li povas aperi
1766Ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte
1767Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno
1768Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio
1601Nebuligi al iu la okulojn
1602Nebuligi la okulojn
1603Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola
1604Neceso ne estas kareso
1651Neevitebla malbono
1658Negocaj aferoj estas severaj
1660Neĝo kaŝas nur ĝis printempo
1674Nek al teksto, nek al preteksto
1675Nek al temo, nek al celo
1679Nek eniro, nek eliro
1680Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne
1681Nek helpeble, nek konsileble
1682Nek io, nek alio
1686Nek pikite, nek hakite
1687Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo
1688Nek por baki, nek por haki
1693Nek transnaĝeble, nek transireble
1698Neleĝe akirita ne estas profita
1708Nenia ago fariĝas sen pago
1709Nenia konstruo povas esti sen bruo
1711Nenia peketo restas longe sekreto
1712Nenia peno nek provo donos lakton de bovo
1710Neniam atendita ofte venas subite
1713Nenie semata, ĉie trovata
1715Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas
1714Neniom da oro, sed bona gloro
1716Neniu estas profeto en sia urbeto
1717Neniu sanktulo estas sen makulo
1718Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos
1719Neniu vidas, kio lin insidas
1737Nesciado de leĝo neniun pravigas
1764Nevo de papo facile fariĝas kardinalo
1769Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate
1770Ni facile forgesas, kio nin ne interesas
1771Ni forgesas averton, ni memoras la sperton
1774Ni laboru kaj esperu
1777Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas
1778Ni vidas, kiu ridaskiu ploras, ni ne vidas
1772Nigran kornikon sapo ne blankigos
1773Nigro sur blanko pruvas sen manko
1775Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas
1776Nin instruas eraro, kiun faras najbaro
1779Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas
1780Nokte monstro estas belulo
1781Nomo egala, sed esenco mala
1782Notu en la kamentubo
1783Nova balailo bone balaas
1785Nova statonova vivo
1784Novaj sinjorojnovaj moroj
1786Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo
1787Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis
1788Nun finiĝas mia klereco
1789Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo
1790Nur suferinto ŝatas feliĉon
1791Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras
1792Nutri per promesoj
1793Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron